23/07/2018
La Vaŝingtona instituto asertas, ke la argentina registaro petis ĝian helpon, por eviti krizon kaj bremsi la malkreskon de la peso, kiu malvaloriĝis je 35% inter aprilo kaj junio.
Sed laŭ la maldekstraj partioj, la IMF estas malamiko.
La manifestaciantoj timas, ke ĝia interveno estigos pliajn suferojn por la Argentinanoj.
«La akordo postulas malkreskon de la ŝuldo, kio fakte kaŭzos malaperigon de postenoj de funkciuloj, malkreskon de la buĝetoj pri edukado, sano, loĝado, ĉion do, kio tuŝas la publikajn servojn», eksplikas Nicolas del Cano, maldekstra deputito. «Tiu krizo estas kreita de la potencaj kapitalistoj, kiuj volas, ke pagu la popolo».
La ĉefaj argentinaj sindikatoj alvokis ĉi-semajnfine al manifestacio, dum Bonaero akceptis la pintkunvenon G-20 pri Financoj.
«La IMF estas sinonimo de alĝustigoj, maldungoj, impostaltigoj, kreskado de la ŝuldo», listigas Juan Carlos Giordano, alia deputito de la opozicio. «La kialoj de nia kolero estas klaraj. Ni ne volas la IMF-n en Argentino. La ŝuldo ne estu repagita, kaj la mono financu salajrojn, dungadojn, sanon kaj edukadon».
La ĉefino de la IMF Christine Lagarde denove subtenas la rigorecan politikon, kondukitan de la prezidento centra-dekstra Mauricio Macri.
Multaj argentinanoj riproĉas la IMF-n, ke ĝi estas kun-kulpinto de la ekonomia krizo de 2001. 30% el la loĝantoj de la lando, tria sud-amerika ekonomio, vivas nun en malriĉeco.