Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

24 juillet 2018 2 24 /07 /juillet /2018 16:44

24/07/2018

Bildo: Alklaku la bildon (en la angla), kaj konatiĝu kun la kuraĝaj viroj kaj virinoj, kiuj defendas sian teron kaj nian medion, fronte al perforto kaj minacoj.

Pasintjare, pli ol 200 indiĝenaj gvidantoj, forstistoj ŝarĝitaj pri protektado de la sovaĝa faŭno, aŭ loĝantoj, kiuj defendas sian teron, estis mortigitaj en 22 landoj, inter kiuj plimulte en Latin-Ameriko.

Ĉar ili kontraŭstaris projektojn minajn, forstajn aŭ agro-industriajn, almenaŭ 207 personoj estis mortigitaj en la mondo, en 2017, laŭ Global Witness. Tio estas la plej mortiga jaro por la defendantoj de la naturmedio, laŭ tiu raporto, nomita en la angla «At what cost?» (Je kia kosto?) publikigita mardon 24an de julio de la brita NRO. Ĝi superas tiun de 2016, kun almenaŭ 200 mortintoj, sed tiu nombro estas sendube multe malsupera al la realo, laŭ Global Witness.      

Laŭ Global Witness, «la rilato» inter tiu perforto kaj niaj kutimaj konsumaĵoj estas klara: «Amasa agrikulturo, minoj, ŝtelĉasado, senarbarigo…  plenigas per komponantoj kaj ingrediencoj la bretaron de niaj superbazaroj, kiel ekzemple palmoleo por ŝampuoj, sojo por la bovaĵoj aŭ ligno por niaj mebloj». «Tiuj, kiuj defendas siajn terojn fronte al detrua agrikulturo», aparte suferas reintensiĝon de atakoj, maltrankviliĝas la NRO, kiu «postulas reagon de la registaroj, kaj ankaŭ de la entreprenoj».

Ben Leather, de Global Witness deklaris en komunikaĵo:

«Surlokaj aktivuloj estas murditaj, dum registaroj kaj entreprenoj privilegias la rapidajn profitojn, malfavore al la homa vivo».  

Jen Indiĝenaj gvidantoj, jen forstistoj ŝarĝitaj pri protektado de la sovaĝa faŭno, jen «bazaj loĝantoj», kiuj defendas siajn terojn au riverojn, tiuj viktimoj estis censitaj en 22 landoj, kaj 60% en Latin-Ameriko. Brazilo spertis la plej mortigan jaron, kun 57 murdoj. En Afriko, el 19 murdoj (12 en Demokrata Respubliko Kongo), 17 havis rilaton kun ŝtelĉasado aŭ kontraŭleĝaj minaj aktivecoj. Koncerne Azion, 48 personoj estis mortigitaj en Filipinoj, laŭ Global Witness.

Kvarono el la hommortigoj havas rilaton kun «agro-industrio». Kvardek okazis sur fono de minaj disputoj (33 en 2016), 26 en rilato kun senarbarigo, kaj rekorda nombro de 23 personoj, ĉefe afrikaj forstistoj, estis mortigitaj provante protektadi la bestojn kontraŭ la ŝtelĉasistoj.     

05/12/2017

En 2016, 200 personoj estis mortigitaj, ĉar ili defendis la naturmedion, laŭ Internacia Amnestio

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/12/en-2016-200-personoj-estis-mortigitaj-car-ili-defendis-la-naturmedion-lau-internacia-amnestio.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }