Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

22 juillet 2018 7 22 /07 /juillet /2018 13:45

22/07/2018

Bildo : miloj da manifestaciantoj kolektiĝis en Rabato la 15an de julio 2018, por denunci la kondamnon de la membroj de la movado Hirak  / Fadel Senna/AFP 

Ili ne volas tian justicon. Miloj da personoj defiladis en Rabato, Maroko. La manifestaciantoj deziris denunci la kondamnon de la gvidantoj de la protestmovado nomita Hirak, kiu skuadis la Rif-regionon en 2016 kaj 2017. La patrino de la gvidanto de la movado Hirak, kondamnita en junio je dudek jaroj da malliberejo ĉeestis. 

«Kiam mi aŭdis la verdikton, mi ŝanceliĝis, atestas Zoulikha Si Haddou, la patrino de la gvidanto Nasser Zefzafi. Tiu viro faris tion, kion neniu faris antaŭe, kaj mi fieras pri li. Ni ne forlasos la aferon. Ni subtenos niajn gefilojn, ĝis kiam iliaj postuloj estos aŭdataj, kaj kiam ili estos liberigitaj

La manifestaciantoj svingis la portretojn de la gvidantoj de la protestoj en Rif-regiono. Pasitan 26an de junio, la maroka justico kondamnis 53 aktivulojn de la movado Hirak al punoj je unu ĝis dudek jaroj da malliberejo. tiu verdikto estigis reagon de indigno en la reĝlando.

28/06/2018

Maroko: pezaj punoj por la «ribelantoj de Rif-regiono»

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/06/maroko-pezaj-punoj-por-la-ribelantoj-de-rif-regiono.html

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }