07/05/2018
En Bonaero, la jara marŝado de la mariĥuano kolektis milojn da personoj. Argentino malkriminaligis ĝian terapian uzadon, sed la kultivado de kanabo plu estas malpermesata.
«Ni ne plu volas enkarcerigojn por tiuj, kiuj kultivas, plu da atakoj en niaj hejmoj, ke ili ĉesigu enrompi niajn pordojn, ŝteli niajn plantojn, forporti la kuracilojn de niaj infanoj. Ĉion ĉi, represion kaj cenzuron en Yutubo, ni ne plu volas», asertis Federico Riveiro, yutubzorganto, kiu venis manifestacii.
La pacientoj, kiuj ricevis medicinan preskribon, devas provizi al si kanaboleon ĉe rajtigitaj sanorganizaĵoj. Sed fakte, tio ne ĉiam estas tiel simpla. Multaj malsanuloj laŭdas la kvalitojn de la mariĥuano en kuracado de malsanoj, kiel rezisteca epilepsio aŭ tubera sklerozo.
En Peruo, ankaŭ patrinoj, kies gefiloj suferas pri malsanoj defiladis.
«Ni akiris en malmulte da tempo, en precize sep monatoj, leĝon pri mariĥuano por terapia uzado en nia lando. Nun, ni atendas la dekreton pri aplikado», ĝojas la prezidentino de la asocio «Buscando esperanza». Aliaj landoj de Latinameriko postulas pli. Urugvajo tiel leĝigis la produktadon kaj konsumadon de mariĥuano por persona uzado, cele al lukto kontraŭ ŝakrado.