Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

8 mai 2018 2 08 /05 /mai /2018 13:59

08/05/2018

«Franco ŝategis komponi kanzonojn. Angel pasiiĝis pri informoj. Al Hammer plaĉis futballudi dimanĉe», listigas nikaragva ĵurnalo La Prensa. La tri viroj «figuras en la longa listo de viktimoj de la polica kaj paramilita represio de la registaro de Daniel Ortega», detaligas la ĵurnalo de Managua.

En malpli ol tri semajnoj, la manifestacioj, kiuj skuas la landon okazigis almenaŭ 45 mortintojn, denuncas la Prensa. De post la 18a de aprilo, Nikaragvo protestas kontraŭ projekto de reformo de la emeritiĝo. La studentoj kuniĝis kun la pliaĝuloj, kies movado rapide transformiĝis al ĝenerala mobilizado kontraŭ la prezidento Daniel Ortega, kiu regas de dek unu jaroj. «Tio, kio komenciĝis kiel simpla manifestacio kontraŭ reformo, finfine spegulis la incitiĝon de la Nikaragvanoj kaj ties malakcepton de la registaro», resumas la ĵurnalo.

         

Verŝajne pli ol 60 viktimoj 

«La NROj asertas, ke la nombro superas fakte 60 mortintojn», precizigas la ĵurnalo. Malĉeeste de oficiala bilanco, la Nikaragva centro pri homaj rajtoj (cenidh) nombras la viktimojn. En ĝia lasta komunikaĵo, la organizaĵo elvokas plurajn centojn de vunditoj, kaj denuncas:

 

«Perfortan kaj senprecedencan represion dum la kvardek lastaj jaroj de la Nikaragva historio, kiu havas gravajn konsekvencojn por la vivo, la fizikan integriĝon kaj la individuajn liberecojn de la manifestaciantoj, kaj de tuta nacio, kiu neniam pensis, ke la aŭtoritatoj povus uzadi tiel altgradan perforton».  

 

Por «montri la vizagojn de la masakro de la registaro de Daniel Ortega kaj de ties edzino Rosario Murillo», La Prensa ĝisdatigas regultempe ciferecan memorejon. Sub la nigra-blankaj fotoj, oni malkovras la vivojn kaj esperojn de la viktimoj, pliparte junaj viroj. La memorejo nomiĝas: «La neforgesebluloj de la ortegisma masakro de aprilo».     

21/04/2018

Nikaragvo: manifestacioj okazigis almenaŭ dek mortintojn

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/04/nikaragvo-manifestacioj-okazigis-almenau-dek-mortintojn.html

 

26/04/2018

Nikaragvo: almenaŭ 34 mortintoj en semajno dum manifestacioj kontraŭ la registarohttp://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/04/nikaragvo-almenau-34-mortintoj-en-semajno-dum-manifestacioj-kontrau-la-potenco.html

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }