
06/05/2018
Laŭlonge de la danaj marbordoj, la pasado de la Akademik Lomonosov estigas reagojn. Ĝi ne estas ŝipo, sed flosanta nuklea centralo, konstruita de Rusio.
Kun potenco de 70 megavatoj, la Akademik Lomonosov intencas liveri elektron al 200 000 loĝantoj de izolita regiono ekstrem-nord-oriente de Rusio, al petrol-platformoj, kaj uzinoj pri sensaligo de akvo.
Laŭ Greenpeace, tio estas vera danĝero, ia «flosanta Ĉernobilo». La NRO akiris, ke la nuklea bruligaĵo ne estu ŝarĝita en ĝiaj reaktoroj en Sankt-Peterburgo, ties ekirejo.
Post ĉirkaŭirado de Skandinavio, la centralo efektivigos sian reaprovizadon en nuklea bruligaĵo en Murmansko, antaŭ ol remorkado ĝis la urbeto Pevek, en Ĉukotka aŭtonoma distrikto.
Simila centralo jam estis lanĉita de Usono, poste forlasita en 2014. La rusia projekto do estas nun unika en la mondo. Sed Ĉinio prepariĝas por 2020.
