Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

26 mai 2018 6 26 /05 /mai /2018 13:51

26/05/2018

Miloj da Argentinanoj manifestaciis vendredon kontraŭ la decido de la prezidento Mauricio Macri peti helpon de la Internacia Monunua Fonduso (IMF). Ili  akuzas ĝin pri kulpeco de la grava ekonomia krizo de 2001-2002.   

Centoj da miloj da Argentinanoj manifestis, vendredon 25an de majo, sian opozicion al la akordo pri intertraktadoj inter la tria ekonomio de Latinameriko kaj la Internacia Monunua Fonduso (IMF).    

Alvoke de opoziciaj partioj, sindikatoj, organizaĵoj pri homaj rajtoj kaj artistoj, la manifestaciantoj konverĝis al la Obelisko, simbola konstruaĵo de la ĉefurbo, malantaŭ flagrubando, kiu proklamis «la lando estas en danĝero».

«Ni scias, kio estas la nov-liberalisma koloniismo. Ĝi ofertas nur mizeron. Ni batalu ĝin sur la stratoj kaj en la urnoj» de la prezidenteca baloto de 2019, laŭ komuna deklaracio legita ĉe la podio de unu el la manifestaciantoj.

Ili timas interalie tion, kion la IMF postulos de la registaro kiel kompensaĵon de la prunto petita post la ĵusa krizo de la peso. Ĝi fakte senvaloriĝis je 20% fronte al dolaro en iom malpli ol monato.

Pluraj manifestacioj okazis de post kiam Macri anoncis, pasintan 8an de majo, helpon de la IMF por eviti novan financan krizon. La argentina prezidento eksplikis, ke li petadis helpon de la Fonduso por stabiligi la financojn de la lando, kvar tagojn post la decido de la centra banko, kiu altigis sian tagan interesan procenton al 40%. Tio estas monda rekordo.

Multaj el liaj samnacianoj atribuas al la IMF la rigorecajn aranĝojn, kiuj pligravigis la krizon de 2001-2002. Laŭ ili, la IMF ĵetis milojn da Argentinanoj en malriĉecon post la nekapableco de la Ŝtato pagi la 100 miliardojn da dolaroj da ŝuldo.

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }