Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

25 mai 2018 5 25 /05 /mai /2018 20:34

25/05/2018

Bildo: delokitino en la kampadejo Bama, en Niĝerio, novembro 2017.

Miloj da virinoj kaj junulinoj, kiuj postvivis la perforton de la armita grupo Boko Haram en la Ŝtato Borno, nord-oriento de Niĝerio, estis viktimoj de aliaj malobservadoj plenumitaj de la niĝeriaj sekurecaj fortoj, laŭ raporto de Internacia Amnestio publikigita la 24an de majo 2018.   

La liberigo de la urboj kaj vilaĝoj okupaciataj de la ribelintoj de Boko Haram nord-oriente de Niĝerio en 2015 ne haltigis la suferon de la loĝantoj. De post la alveno de la ŝtata armeo, centoj da personoj mortis pro malsano, kaj multaj virinoj estis viktimoj de seksekspluatado. La raporto de Internacia Amnestio (en la angla), kiu apogas sin sur pli ol 250 atestoj, akuzas la armeon kaj ties alianciĝintan milicon.    

 

Izoligo en la kampadejoj 

Kiam la sekurecaj fortoj regis denove la regionon, ili lokis plejparte el la viroj kaj adoleskantoj en militajn kampojn por certiĝi, ke li ne rilatas kun Boko Haram. Pro tio, multaj virinoj estis disigitaj de siaj edzoj kaj troviĝis solaj en aneksaj kampadejoj, kie ili ne rajtis libere moviĝi. La mankego de nutraĵoj kaj flegadoj okazigis multajn viktimojn dum pluraj monatoj. «La nutraĵoj disdonitaj al la familioj por semajno ne sufiĉis eĉ por unu tago (...). Ni kelkfoje restadis tri tagojn sen nutraĵoj, tio estis terura», rakontas virino, kiu vivis en la kampadejo Banki.

    

Sekrilato kontraŭ nutraĵo 

La plej abomenaj kruelaĵoj okazis inter komence de 2015 kaj junio 2016, t.e antaŭ la alveno de la humanitaraj organizaĵoj kiel Internacia Amnestio.

Profitante de kunteksto «proksime de malsatego», soldatoj de la armeo kaj milicanoj engaĝiĝintaj je iliaj flankoj seksekspluatadis la virinojn. «Ili donis al ni nutraĵon, sed vespere ili revenis kaj postulis de ni, ke ni sekvu ilin… » rakontas junulino 20-jara, viktimo de seksperforto.

      

Nepuniteco por la kulpintoj 

Laŭ Internacia Amnestio, seksekspluatadon de la virinoj starigis sistemo bone organizita. Vidata kaj sciata de ĉiuj, la soldatoj venis en la kampadejon por havi seksrilatojn, trudante la virinojn, ke ili fariĝu siaj «kunulinoj».

«Anstataŭ ricevi protektadon de la aŭtoritatoj, la virinoj kaj junulinoj estis truditaj al seksperforto por sin nutradi aŭ ne morti pro malsato», substrekas Osai Ojigha, direktorino ĉe Internacia Amnestio-Niĝerio. Ŝi precizigas, ke la seksrilatoj en tiaj cirkonstancoj ĉiam similas seksperforton.

Internacia Amnestio denuncas la nepunitecon, pri kio profitas la kulpintoj, dum prezidenteca komisiono estis ŝarĝita en 2017 pri enketo koncerne tiujn ekscesojn.        

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }