
27/05/2018
Bildo: "NENIAM PLU".
Manifestaciantoj por la rajtoj al abortigo defiladas kun bildoj de Savita Halappanavar en Dublino en 2012. (Artikolo 16/11/2012 ĉi-sube)
Historia «jes» venkis en Irlando, tiu de la virinoj kaj viroj, kiuj voĉdonis favore al laŭleĝigo de abortigo. En strato de Dublino hieraŭ vespere, la rezulto de la referendumo sin afiŝis fiere en formoj de subtenaj kaj ĝojaj mesaĝetoj el la tuta mondo. La kalkuloj konfirmis, ke «jes» venkis per neesperebla procento je 68%.
Scout Black, studentino reagis tiel: «Mi vere ekstazis, ĉar la rezultoj povus esti proksimaj laŭnombre. Kaj multaj el ni eĉ atendis venkon de «ne». Do, vidi tiun «jes», vere entuziasman, estas mirindege».
Sneha Lichani, estas studentino veninta de Barato. «Estas grave por la virinoj, ke ili decidu mem. Kial ili devus atendi, ke la kuracisto diras «ne», kaj poste suferi dum sia tuta restanta vivo».
La oficialaj rezultoj aperos dum la tago, sed ili sendube konfirmos la historian volon de la Irlandanoj, modifi sian konstitucion, kiu ĝis nun, permesis abortigon nur okaze de danĝero por la patrino. La debato skuas, el maniero ĉiam pasia, kelkfoje perforta, la irlandan socion de antaŭ jardekoj. La sesa voĉdonado pri abortigo nuligas unu el la plej striktaj leĝaroj en Eŭropo, kaj finfine elirigas la landon el ties ege konservatisma sinteno.
16/11/2012
Irlando : la morto de junulino relanĉas la debaton pri abortigo
