Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

3 mai 2018 4 03 /05 /mai /2018 16:16

03/05/2018

Sume, 84 personoj estis arestitaj en Istanbulo, ĉefe en la kvartalo Besiktas, indikis la polico de la urbo. La personoj arestitaj estis alkondukitaj per buso cele al pridemandadoj.

Pasintece, la feston de la 1-a de majo markis alfrontiĝoj inter manifestaciantoj kaj policistoj, sed tiujn pasintajn jarojn, la aŭtoritatoj malhelpis aliron al la ĉefaj lokoj de manifestacio en la turka ĉefurbo.   

La aliro al la placo Taksim, centre la urbo, estis do tute blokita mardon fare de policaj kordonoj. La aŭtoritatoj ankaŭ blokis la aliron al la avenuo Istiklal, ĉefa komerca kaj piedira strato de la urbo, kiu estis scenejo de opoziciaj defiladoj.

La opoziciuloj, kiuj provis atingi la placon Taksim estis viglege arestitaj, kelkaj platpremegitaj de la polico kontraŭ tero, konstatis fotisto de AFP. Samtempe, miloj da personoj partoprenis kolektiĝon, permesitan por celebri la 1an de majo, en la kvartalo Maltepe.    

Permesitaj kolektiĝoj ankaŭ okazis en la ĉefurbo Ankaro, kaj en la tria urbo de la lando, Izmiro.

Politika streĉo intensiĝas en Turkio proksime de la anticipaj parlamentaj kaj prezidentaj balotoj, kunvokitaj de la prezidento Recep Tayyip Erdoğan en la 24an de junio. S° Erdoğan esperas akiri duan mandaton ĉekape de la Ŝtato kaj larĝan parlamentan plimulton.

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }