Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

1 mai 2018 2 01 /05 /mai /2018 21:36
Foto: Jean-Christophe Magnenet. AFP

02/05/2018

Tiu marŝado memorigas la longan iradon de tiuj, kiuj forlasis ĉion, serĉe al pli bona estonteco.

Ĝi komenciĝis pasintan lundon de Ventimiglia, landlima itala urbo, kie multaj migrantoj estas blokitaj. La partoprenantoj al tiu iniciativo, lanĉita de la kaleza asocio «L'Auberge des Migrants» (La gastejo de la migrantoj), paŝados alterne laŭ preskaŭ 1 400 kilometroj, por atingi Londonon, venontan 8an de julio. Dum sia irado, ili trapasos sesdekon da francaj urboj, inter kiuj Kalezo.

«Tio estas marŝado kontraŭ forgeso», opinias aktivulino, Theresa, «ĉar ŝajnas al mi, ke oni multe malpli parolas pri tio. Do, trapasante ĉiujn ĉi urbojn, ili povos renkonti multajn homojn, kaj eble lukti kontraŭ la antaŭjuĝoj».

Tiu civitana marŝado estis iniciatita por esprimi solidarecan mesaĝon. «La fremduloj de longe ekmarŝis», deklaris Jacques Gaillot, eks-episkopo de Evreux, en Francio, kiu subtenas tiun projekton. «Sed ni, kiel civitanoj, ni komencos marŝadi por ili, kun ili».          

«La celo, estas diri «kion fari, por helpi homojn, kiuj hodiaŭ suferas?», jen viroj, jen virinoj aŭ infanoj…», indikas la ekologia eŭropa deputito José Bové, kiu ankaŭ ĉeestis. «Ni ne povas vivi en fortreso, do kial pontoj estas konstruataj, prefere al muroj?».

Por pluraj junaj sudananoj, ĵus alvenintaj ĉe la landlimo, kaj kiuj partoprenis la kolektiĝon, tiuj muroj ne estas abstraktaĵo, sed ĉiutaga realo.       

«Vere, trapasi ne eblas», eksplikas James, juna sudana migranto. «Kiam mi provas pasi, la polico kaptas min, kaj revenigas min ĉi tien», en Italio. 

La asocioj ankaŭ omaĝis tiujn, kiuj plenumis tiun longan iradon, kelkafoje je la prezo de sia vivo.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }