03/05/2018
Majo, oceano da espero - Serge HALIMI
EN LA VIVO de popolo tiu momento estas valorega. La kovrilo de la sociaj leĝoj leviĝas. Subite la rezignacio, la kutimoj estas pripensataj kaj pridubataj. La "riverego da grizaj urboj sen espero de oceano" renkontas aliajn, heliĝas ; kaj ĉiuj atingas la maron. La "kial ne ?" anstataŭas la "estas tiel !". Kontaĝaj ribelaj movadoj - antaŭ kvindek jaroj oni ankoraŭ ne parolis pri "konverĝo de la bataloj" - memorigas, ke la historio ankoraŭ ne finiĝis, ke la reformoj kaj revolucioj, kiuj formis ĝin, ofte (...)
https://eo.mondediplo.com/article2609.html
De Saint-Just ĝis Macron, variaĵoj pri sama temo - Émilien RUIZ
De antaŭ du jarcentoj ĉiatendencaj politikistoj postulis la malpliigon de la nombro de ŝtatoficistoj. Pro kialoj kelkfoje diametre kontraŭaj. PER LA DEKLARO, ke li volas forigi 120.000 postenojn de oficistoj en kvin jaroj, s-ro Emmanuel Macron ne diris ion originalan. Mallaŭdo de la pezo de la ŝtato kaj de la nombro de ĝiaj dungitoj estas ĉiam ripetata gvidmotivo jam de du jarcentoj, laŭ la periodoj, de agantoj, kies konvinkoj trairas la tutan politikan spektron. Kvankam tia diverseco povas hodiaŭ (...)
https://eo.mondediplo.com/article2613.html
La armeo, aparta institucio - Renaud LAMBERT
La kuba prezidanto Raúl Castro en aprilo forlasos la potencon. Por la unua fojo de sia historio la insulo verŝajne estos gvidata de homo naskita post la faligo de la diktatoro Fulgencio Batista en la jaro 1959. Tia ŝanĝego levas multajn demandojn. Tamen unu certeco restas : la armeo ludos decidan rolon en la nun komenciĝanta fazo. KELKAJN MONATOJN post sia enposteniĝo s-ro Donald Trump decidis nuligi „la tute malegalecan interkonsenton subskribitan kun Kubo“ de lia antaŭulo Barack Obama la 17-an (...)
https://eo.mondediplo.com/article2610.html
Falĉileto kaj turbano
El : Leteroj al la redaktejo, LMD 2018-05, p. 2 En Irako la ŝijaisma religia movado de la imamo Moqtada Al-Sadr alianciĝis kun la Iraka Komunista Partio vide al la parlament-elektoj de tiu ĉi majo. Miriga asociiĝo, analizas la libana franclingva ĵurnalo L‘Orient – Le Jour de la 16-a de aprilo : “Ĉar laika, la Iraka Komunista Partio estas plej malproksima de la konfesiaj konfliktoj kiuj dividas la irakan socion ekde la usona interveno en la jaro 2003. Kial do alianciĝi kun la sadr-istoj, kiuj en la (...)
https://eo.mondediplo.com/article2614.html
La publikaj oficistoj, jen la malamiko - Anicet LE PORS
La franca registaro, disvastigante plej grandan konfuzon inter profiteblo por privataj celoj kaj efikeco profite al ĉiuj, volas iom pli mallegitimigi la sociŝtaton, kiu tamen por multaj generacioj estis la promeso de emancipiĝo. Post multigi la impostajn donacojn al la veraj privilegiuloj, ĝi provas devojigi la atenton for de la publika funkcio. KOMENCE DE FEBRUARO la ĉefministro Édouard Philippe faris la unuajn decidojn de la registaro pri la publika funkcio : plano de libervolaj pensiiĝoj, pli (...)
https://eo.mondediplo.com/article2606.html