Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

6 mars 2018 2 06 /03 /mars /2018 22:14

06/03/2018

Bildo: manifestacio subtene al la "senpaperuloj" (personoj, kiuj ne posedas leĝajn oficialajn doumentojn) la 28an de februaro 2018 antaŭ la federala buroo pri migrado. REUTERS/Stephen Lam

En Usono, la 700 000 junaj enmigrantoj, kiuj profitis de la programo DACA pri provizora reguligado, kreita dum la registaro Obama, kaj nuligita de Donald Trump, maltrankviliĝas. Tio fariĝis temo de vigla debato inter demokratoj kaj respublikanoj en la Kongreso. La elektitoj havis ĝis la 5a de marto je noktomezo por trovi kompromison koncerne la DACA, sed ili ne sukcesis akordiĝi. Multaj el tiuj miloj da junaj enmigrantoj timas elpeladon al origina lando, kiun ili ofte ne konas.  

Surloke, interalie en Kalifornio, la federala polico pri migrado multobligas stumintervenojn por aresti kaj elpeladi senpaperulojn, estigante manifestaciojn kontraŭ la migradpolitiko de Donald Trump. Sub la fenestroj de la federala kontraŭ-migrada polico en Sankt-Francisko, ili venis subteni 150 senpaperulojn arestitajn.

Pluraj centoj da personoj manifestaciis. Kelkaj kateniĝis ĉe la pordoj de la konstruaĵo por malhelpi elpeladon de enmigrantoj. Inter ili ĉeestis religiuloj, kiel la pastro Dan Schmit. «La migradpolitiko de Trump estas rasisma. Plene rasisma, koleras la pastro. Tion ni vidis dum lia balotkampanjo, kiam li ekscitis rasismon ene de siaj defendantoj, por amasigi subtenon bazitan sur tiu sinteno. Nun li aplikas sian programon. Ĉio ĉi estas laŭleĝa, sed tio ne signifas, ke tio estas justa!»

Ĉekape de la defilado, ĉeestis ankaŭ advokatoj, kiel Francisco Ugarte, kiu volontule defendas senpaperulojn. «Ili havas programon, kiu nomiĝas «operaco fuĝantoj». Ili sendas migrad-agentojn ĉien, patrolas en la kvartaloj, identigas celitajn personojn, eniras en ilian hejmon, sekvas ilin per aŭto kaj arestas ilin. Tio estas abomeninda, sed ni ne lasos ilin tion fari».    

Unuafronte de la kontraŭ-Trumpa batalo, Kalifornio sin deklaris "rifuĝa Ŝtato" en septembro. Tiu statuso ebligas al ĝi limigi kunlaboradon de siaj servoj kun la federala polico koncerne enmigradon, sed ne malhelpas la elpeladojn.      

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }