05/03/2018
Bildo: Majoto komencis sian trian semajnon de «ĝenerala striko». Manifestacio en Mamudzu.AFP/Ornella LAMBER
Okaze de la 30a tutmonda tago de rifuzo de la mizero, la 17an de oktobro 2017, la Neegistara Organizaĵo Tutmondaj Kuracistoj publikigis raporton elvokante interalie «eksplodan» situacion en Majoto.
La konstato starigita de Tutmondaj Kuracistoj (TK) pri la sociala situacio en Majoto estas katastrofa. En ĝia raporto, la NRO mencias, same kiel aliaj antaŭe, ke la franca departemento de Majoto estas nun «la plej malriĉa kaj plej neegaleca el Francio».
«En 2016, preskaŭ 20 000 eksterlandanoj estis enfermitaj en detencentroj en Majoto, kaj 22 600 personoj estis elpelitaj», notas TK en sia raporto. «La deteno kaj elpelado de neplenaĝuloj estas amasa en Majoto : 4 285 neplenaĝuloj estis elpelataj, malobserve kun la nacia kaj eŭropa juro ; Francio estis kondamnita kvin fojojn de la Eŭropa kortumo de homaj rajtoj pro deteno de neplenaĝuloj». Krome en 2016, inter 3 000 kaj 6 000 neplenaĝuloj estis izolitaj en la departemento, ĉar liaj gepatroj estis elpelitaj al Komoroj.
Kuracada oferto saturita
La NRO atestas ankaŭ pri «gravaj socialaj kaj ksenofobiaj perfortaĵoj, sen atento de la franca Ŝtato». Citante la CIMADE, tiuj perfortaĵoj kondukis al senigo de hejmoj inter 1 500 kaj 2 000 personoj.
Pri la sansistemo, TK elvokas kuracadan oferton saturitan, «grandan malstabilecon kaj mankon de preventaj kaj kuracaj aranĝoj».
La procento de patrina kaj infana morto estas respektive sesoble kaj kvaroble pli alta ol en la franca metropolo, kun «grava patologio de la patrinoj kaj de la infanoj, infektaj patologioj kaj infana sub-nutrado». La kronikaj patologioj kiel diabeto, hipertensio aŭ trodikeco estas kronikaj sanproblemoj, same kiel la diareaj malsanoj, paludismo, tifoida febro kaj ftizo, la procento de tiu malsano duobligis kompare kun 2014.
En Majoto, pli ol 80% el la infanoj, kiuj konsultis kuracistojn, ne aliĝas al Sociala sekureco. Malfruiĝo en kuracado koncernas pli ol triono el la konsultoj. Triono el la pacientoj indikas, ke ili ne havas alireblecon al trinkebla akvo.
Kazoj de grava misnutrado
En 2016, 12% de la renkontitaj infanoj prezentis kronikan patologion. «La procento de infanoj vakcinitaj estas plu malalta, kaj ne garantias protektadon de la tuta loĝantaro».
En ĝia raporto, TK maltrankviliĝas pro la nutrada situacio de la infanoj de Majoto. «En 2016, inter la infanoj malpli ol 5 jaraj, kiuj konsultis, 2,3% prezentis severan misnutradon kaj 11% moderata misnutrado».
La NRO bedaŭras la mankon de pliaj rimedoj kaj organizado de kuracado, la mankon de kuracada oferto, de formado de kelkaj profesiuloj kaj malĉeeston de post-malsanuleja sekvaĵo.