Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

7 mars 2018 3 07 /03 /mars /2018 10:10
Bildo: la ribela enklavo Ĥuto en Sirio, la 5an de marto 2018. AMER ALMOHIBANY / AFP)

07/03/2018

Anas Chaker, porparolanto de la Unio de Organizaĵoj pri Sukuro kaj Kuracado (UOSK), asertis mardon, ke la reĝimo de Baŝar Al-Asad kulpas pri nova kemia atako en vilaĝo de Orienta Ĥuto.

La humanitara konvojo, kiu devis provizadi Orientan Ĥuton, lundon 5an de marto en Sirio, estis haltigita. 46 kamionoj da humanitara helpo de Unuiĝintaj Nacioj devis retroiri sen efektivigi distribuadon pro la senĉesaj bombardoj, laŭ UN. De tiam, novaj aludoj pri uzado de kemiaj armiloj fare de la fortoj de Damasko estas elvokataj. Tion konfirmas Anas Chaker, porparolantino de UOSK.

        

Ĉu vi konstatis surlokan pliboniĝon dum tiuj lastaj tagoj? 

Neniu pliboniĝo okazis. Laŭ la nombroj de UOSK surloke, 101 personoj mortis lundon. Kaj laŭ la nombroj de la lokaj aŭtoritatoj de Ĥuto, 820 personoj estis mortigitaj kaj pli ol 5 000 vunditaj de post la 18a de februaro. Hieraŭ vespere, nova ruĝa linio estis transpasita: atako per kemia armilo en la vilaĝo Kafr Batna. La ruĝaj linioj de la politikaj estroj neniam estas respektataj. Hieraŭ, ni denove perdis kolegon kuracisto en tiu regiono, tio ja montras, ke neniu pliboniĝo okazas, malgraŭ la batalhaltigoj, malgraŭ la decidoj de UN kaj de la Konsilio pri sekureco.

 

La ruĝa linio estas uzado de kemia armilo. Ĉu tiu linio estis transpasita laŭ vi?

Ĝi estis transpasita du fojojn de post la 18a de februaro, inkluzive ĉi-nokte de lundo ĝis mardo je la 23a horo, laŭ la informoj de UOSK surloke.

 

Kial tiu humanitara konvojo de UN ne sukcesis liveri la helpon?    

Tion, kion mi povas konfirmi ĉi-matene estas, ke 70% el la enhavo de tiu helpo estis elprenitaj ĉe la eniro en Ĥuto. Tiuj 70% koncernas la tutan medicinan materialon, inkluzive insulinon kaj la filtraĵon de dializo. Ciuj materialoj, kiuj estis elprenitaj ĉe la eniro, estas medecinaj.

 

Ĉu la siria reĝimo havas evidentan volon malhelpi la helpon eniri?

Se vi observas tion, kio okazis en tiu regiono de post monato, 30 sancentroj estis rekte bombarditaj, kaj pli ol 30 personoj de la medicina kaj paramedicina personaroj estis rekte celitaj en tiu krizo.

 

Okulfrapas la tre granda nombro de civiluloj inter la viktimoj

Pli ol 95% el la viktimoj estas civiluloj, inter kiuj 25 ĝis 30% da infanoj. La internacia komunumo kaj la Konsilio pri sekureco estas senpotencaj. Ilia misio estas protektadi la civilulojn, kaj ili ne estas protektataj. En tiu milito, de post 2011, 350 000 personoj estis mortigitaj, 1,5 miliono vunditaj. UOSK petas de pluraj jaroj, ke la civiluloj estu domaĝataj.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }