Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

29 janvier 2018 1 29 /01 /janvier /2018 21:54

29/01/2018

Ili estas viktimoj de la unua genocido de la 20a jarcento. La komunumoj Herero kaj Namo en Namibio estis ekstermitaj dum la kolonia periodo, fare de la Germanoj. Berlino plu rifuzas ĉian kompensaĵon. En Novjorko, kie malfermiĝis pasintan merkredon la tria aŭdienco de la proceso, tiuj malplimultoj esperas akiri monkompensaĵon de Germanio.

 

Sude de Namibio, tradicia ĉefo Namo mortis. David Frederick luktis dum sia tuta vivo por akiri agnoskon de la masakro de siaj prauloj. Lia amiko la ĉefo Herero Rukoro venis omaĝi al li. Ili estis partneroj en la proceso kontraŭ Germanio. Lia forpaso ŝanĝos nenion en la decido de ambaŭ triboj, kiuj postulas justecon.

 

«Niaj triboj estis kunkune celitaj por plena ekstermado. Ni ne povas allasi la aferon, kaj neniam faros tion».  

Vekuii Rukoro, Granda Ĉefo de la Hereroj

 

David Friedrick estis la filo de la nepo de Cornelius Frederick, kiu militis kontraŭ la germanaj koloniaj fortoj. Li mortis en koncentrejo. Inter 1904 kaj 1907, tri kvaronoj el la populacioj Namoj kaj Hereroj estis ekstermitaj. Germanio jam pardonpetis al Namibio sed en Windhoek, la Ambasadoro rifuzas paroli pri monkompensaĵo.

 

«Ni konvinkiĝas, ke tiu ago kontraŭdiras la internacian juron, kaj ĉi-okaze, kontraŭdiras ankaŭ la imunecon de la Ŝtato».    

Christian Matthias Schlaga, Ambasadoro de Germanio en Windhoek

 

Sed la Ĉefo Rukoro estas ankaŭ advokato. Li eĉ estis vic-ministro pri justico. Tute ne hazarde, li prezentiĝas antaŭ usona jurisdikcio. La Novjorka tribunalo, kiu traktas la aferon ebligas al ia ajn grupo da viktimoj postuli justecon pro krimo kontraŭ la homaro.

  

«Ili ne povas pledi imunecon de la Ŝtato okaze de genocido. Tio eĉ estas en la traktato de Romo, kiujn subskribis la registaroj de Namibio kaj Germanio».

Vekuii Rukoro, Granda Ĉefo de la Hereroj

 

Malproksime de la tribunaloj de Novjorko, la komunumoj Hereroj kaj Namoj atendas malpacience la revenon de la ĉefo Rukoro. La monkompensaĵoj akiritaj de la proceso estus por multaj el ili, la sola rimedo por eliri el malriĉeco.

neniammilitointerni - dans Historio
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }