Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

29 janvier 2018 1 29 /01 /janvier /2018 10:52

29/01/2018

Bildo: la germana polico disigis por-kurdan manifestacion en Kolonjo pro sloganoj de la PKK, la 27an de januaro 2018. REUTERS/Thilo Schmuelgen 

La germana polico ordonis sabaton disigon de streĉita manifestacio de preskaŭ 20 000 Kurdoj en Kolonjo, kiuj denuncis la turkan ofensivon en Sirio. La policistoj pravigis tiun disigon pro ĉeesto en la defilado de multaj simboloj de la PKK, malpermesataj en la lando. Pluraj miloj da personoj kolektiĝis ankaŭ en Parizo kaj Marsejlo subtene al la Kurdoj.

Kun la krioj «Erdoğan diktatoro», la ĉirkaŭ 15 ĝis 20 000 manifestaciantoj de Kolonjo ekpaŝis meze de la mateno en streĉiteca etoso. Fronte al ili, 2 000 policistoj mobiliziĝis. La manifestacio estis haltigita je duono de la irvojo pro ĉeesto de la simboloj de la PKK, organizaĵo klasifika kiel terorisma fare de Turkio kaj de ties okcidentaj aliancanoj. Pro tio, montri publike la simbolojn de tiu partio estas malpermesite.

La germana polico poste rekondukis la defiladon al ĝia deirpunkto, sen gravaj incidentoj. La policistoj tamen uzadis iritŝprucilon cele al disigo de kelkaj protestantoj, kiuj deziris plu paŝadi. Du personoj estis arestitaj.      

Miliono da Kurdoj vivas en Germanio, kaj ankaŭ tri milionoj da personoj turkdevenaj. La rilatoj estas steĉitaj inter ambaŭ komunumoj kaj Germanio maltrankviliĝas pro risko de importado de konflikto turka-kurda en sia lando. La interveno de la policistoj estis kritikata de la nov-komunisma opozicio, kiu akuzas Berlinon, ke ĝi «kapitulacas antaŭ Erdoğan».   

Ankaŭ en Francio, por-kurdaj manifestacioj, je pli malgranda amplekso, okazis sabaton. Pluraj miloj da personoj defiladis centre de Parizo malantaŭ flagrubando tenata de kelkaj virinoj asertante, ke «la turka faŝismo estos venkita en Efrîn».   

07/01/2018

Francio: miloj da kurdoj postulas justecon por la tri aktivulinoj murditaj en Parizo en 2013

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/01/francio-miloj-da-kurdoj-postulas-justecon-por-la-tri-aktivulinoj-murditaj-en-parizo-en-2013.html 

20/01/2018

Sirio: Turkio efektive lanĉis militan teroperacion kontraŭ Efrîn, anoncis Erdoğan  

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/01/efrin-la-kurdoj-petas-de-la-konsilio-de-europo-kaj-de-la-unuigintaj-nacioj-ke-ili-agadu-por-cesigi-la-turkan-invadon.html 

25/01/2018

Efrîn: la Kurdoj petas de la Konsilio de Eŭropo kaj de la Unuiĝintaj Nacioj, ke ili agadu por ĉesigi la turkan invadon

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/01/efrin-la-kurdoj-petas-de-la-konsilio-de-europo-kaj-de-la-unuigintaj-nacioj-ke-ili-agadu-por-cesigi-la-turkan-invadon.html

neniammilitointerni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }