Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

30 janvier 2018 2 30 /01 /janvier /2018 17:53

30/01/2018

Bildo: La brita registaro lanĉis filmeton por atentigi  la loĝantaron pri moderna sklavismo. 

Tio estas la unua kondamno pro trudlaboro de post la "Modern Slavery Act", kontraŭ-sklavisma leĝo adoptita de Unuiĝinta reĝlando en 2015. Komence de la jaro, tri personoj estis kondamnitaj al senprokrasta malliberejo, ĉar ili trudis vjetnamajn adoleskantinojn labori sen salajro en manikurejo.   

«Temas pri la unua persekuto kaj kondamno pro ŝakrado kaj infanlaboro de post la efektivigo de la brita leĝo pri moderna sklavismo de 2015. Ni esperas, ke tio sendas klaran mesaĝon: ni ne toleros tiujn ekstempajn sintenojn kaj ni kondukos la kulpulojn al tribunaloj».   

Tion deklaris la polico de Staffordshire, centre de Britio, post la kondamno de tri personoj al 4 ĝis 5 jaroj da malliberejo. La oficiroj malordigis operaciojn de homŝakrado, kiu konsistis en trudlaboro de vjetnamaj adoleskantinoj en manikurejo de la lando, sen salajro.

   

130 000 viktimoj 

«Tiuj viktimoj spertis traŭmatizan infanecon kaj estis traktitaj kiel varoj fare de la ŝakristoj – truditaj vivi kaj labori en maldecaj kondiĉoj, kun malmulte aŭ sen salajro, kaj suferis pro fizikaj kaj parolaj ekscesoj», rakontis la agento Charlotte Tucker.

En Britio, sklavismo estas vera plago, kun ĉirkaŭ 13 000 viktimoj kaj pli ol 2 000 registritaj plendoj pasintjare. Por atentigi la Britojn pri tiu afero, la aŭtoritatoj elsendis filmetojn, en kiuj oni vidas trudlaboristojn, virinojn kaj virojn, prostituitajn adoleskantinojn, ĉio tio plenkore de Unuiĝinta reĝlando.

Aliparte, la "Modern slavery act" postulas de la entreprenoj, kies vendosumo superas 40 milionojn da eŭroj, ke ili publikigu siajn agadplanojn cele al malaperigo de tiu problemo. Laŭ studaĵo publikigita pasintan septembron, triono el la entreprenoj celitaj ne observis la leĝon. Kaj 10% el la entreprenoj, kiuj produktis agadplanon, indikis, ke ili trovis sklavismajn kazojn en siaj valorĉenoj. Notindas, ke neniuj punoj aŭ monkompensaĵoj estas antaŭviditaj de tiu leĝo.      

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }