Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

23 octobre 2017 1 23 /10 /octobre /2017 13:11

23/10/2017

La 8an de aŭgusto 2017, Zelim Bakaev revenis al Grozno por la edziniĝo de sia fratino. Tri horojn post lia alveno, li estis arestita fare de viroj militvestitaj.

Neniu dubo ekzistas pri la sorto suferita de tiu populara kantisto, kiu originas de Grozno.

En aŭgusto, li estis arestita pro suspekto de samseksemo, kaj malliberigita en sekreta loko.

Informfonto proksime de la aktivulaj medioj diskonigis la teruran novaĵon. «Li alvenis en Grozno, kie li devis ĉeesti la edziniĝon de sia fratino, kaj estis arestita de la polico tri horojn post lia alveno. Dek horojn poste, li estis mortigita».

Flanke de Human Rights First, Igor Koĉetkov asertas, ke la ĉeĉena registaro de la diktatoro Ramzan Kadirov rekomencis sian represion kontraŭ la GLATa komunumo, kaj ke la homoj de la distra industrio estas aparte celitaj. La aŭtoritatoj praktikas arestadojn, kaj torturas individuojn en malliberejoj kaj koncentrejoj…     

La aŭtoritatoj dementis sian implikon en la malapero de Zelimkhan Bakaev kaj asertas, ke li forlasis la landon. Por pravigi sian aserton, ili eĉ enscenigis en video, specion de sozio, supozita esti Zelimkhan festumante en apartamento de Germanio.

Tamen, en la video de la 24-a de septembro, elsendita de la televidkanalo Grozny TV (proksime de la reganta diktatoro) montras la kantiston deklarante, ke li estas en Germanio. Nenio indikas, kie kaj kiam tiu video estis filmita. La spektantoj rimarkas, ke lia sinteno estas ŝajnigita, ke la meblaro estas rusa, kaj ke videbla drinkaĵo ne estas vendata en Germanio.    

Enscenigo estis farita por kaŝi la hororon de la realeco. Jen ĉi-poste la video, kiu provas kredigi nin, ke Zelimkhan plu vivas: https://www.youtube.com/watch?v=W4Mrhxr16Y8. Ili realigis tiun video-muntadon kun individuo, kiu imitas la kantiston. Tiu truko estis rimarkita de la Glataj aktivuloj, kiuj notis multajn nekoherajn detalojn (kiel nutraĵoj tipe rusaj) en la video.

La perfortaĵoj kontraŭ la samseksemuloj daŭras, kaj tio en la plej granda nepuniteco. Tio estas regula masakro, elpurigo... krimo kontraŭ la homaro. La estroj de tuta mondo esprimiĝis por kondamni la reĝimon de Ramzan Kadirov. Sed tio estas vortoj, nur vortoj. AmicaleRefuge atendas agojn por haltigi tiun buĉadon, kiu okazas je 4 flughoroj de Parizo.

02/05/2017

Rusio: Sank-Peterburgo: marŝado por la rajtoj de la ĉeĉenaj samseksemuloj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/05/rusio-sank-peterburgo-marsado-por-la-rajtoj-de-la-cecenaj-samseksemuloj.html

16/07/2017

Ĉeĉenio: Ramzan Kadirov deklaris: «Ni devas forĵeti gejojn por purigi la ĉeĉenan sangon»

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/07/cecenio-ramzan-kadirov-deklaris-ni-devas-forjeti-gejojn-por-purigi-la-cecenan-sangon.html

04/09/2017

Ĉeĉenio/Kanado : tridek ĉeĉenaj samseksemuloj trovis rifuĝon en Kanado

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/09/cecenio/kanado-tridek-cecenaj-samseksemuloj-trovis-rifugon-en-kanado.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }