Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

4 septembre 2017 1 04 /09 /septembre /2017 12:44
La sorto de la samseksemuloj en Ĉeĉenio estigis ondon da indigno en la tuta mondo. Bildo: manifestacio antaŭ la ambasadejo de Rusio en Londono, junio 2017. Reuters/Neil Hall

04/09/2017

Tridek Ĉeĉenoj, persekutataj en ilia lando pro ilia seksa orientiĝo, trovis rifuĝon en Kanado tiujn pasintajn semajnojn.

La kanada registaro aranĝis apartan programon por ebligi al tiuj samseksemuloj, ke ili akiru statuson de rifuĝinto, kaj diskrete foriru. NeRegistara Organizaĵo bazita en Toronto havis ĉefan rolon en tiu delokigo.

La operacio aranĝita de la NRO Rainbow Railroad, kiu luktas kontraŭ la diskriminacioj suferitaj de la gejoj kaj lesbaninoj en la mondo, similas scenaron de polica filmo.

Unuatempe, tiu organizaĵo akiris la apogon de la kanada registaro. La celo estis havigi la statuson de rifuĝintoj al Ĉeĉenoj, arestitaj kaj frapitaj pro ilia seksa orientiĝo.

El diplomata vidpunkto, estus tikle por Kanado operacii malkaŝe en provinco ligita al Rusio. Pro tio, la organizaĵo Rainbow Railroad kontaktis tiujn personojn, prezentante la kanadan proponon.

 

De Rusio al Kanado 

Rusia asocio pri helpo al gejoj kaj lesbaninoj plenumis poste ilian delokigon en sekuraj domoj, situantaj en Rusio. Plimulte el la tridek koncernataj rifuĝintoj nun troviĝas en Toronto aŭ aliaj kanadaj urboj.

Aliaj baldaŭ alvenos en Kanado. Tiu lando faris de la defendo de gejoj, lesbaninoj kaj transgenruloj sian prioritaton.

16/07/2017

Ĉeĉenio: Ramzan Kadirov deklaris: «Ni devas forĵeti gejojn por purigi la ĉeĉenan sangon»

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/07/cecenio-ramzan-kadirov-deklaris-ni-devas-forjeti-gejojn-por-purigi-la-cecenan-sangon.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }