Foto: MAXIM SHEMETOV / REUTERS
La ĉeĉenaj aŭtoritatoj estas suspektataj pri malapero kaj murdo de samseksemuloj, kiuj vivas en tiu malgranda islama respubliko de Norda Kaŭkazio.
Laŭ pluraj informfontoj, dekoj da samseksemuloj tute malaperis de Ĉeĉenio tiujn pasintajn semajnojn.
La informon malkaŝis la rusa esplorĵurnalo Novaja Gazeta, kiu mencias almenaŭ tri murdojn kaj centon da arbitraj arestadoj.
Unu el la porparolantoj de la ĉeĉena prezidento Ramzan Kadirov dementas tiujn informojn. «Se samseksemuloj ekzistus en Ĉeĉenio, iliaj gepatroj jam sendus ilin tien, de kie ili neniam revenos», tiel eksplikas Alvi Karimov.
Dum la parlamenta asembleo de la Eŭropa Konsilio, la deputitoj taskitaj pri la homaj rajtoj en Norda Kaŭkazio deklaris sin ege maltrankvilaj kaj postulis, ke la aŭtoritatoj enketu pri tiuj akuzoj.
http://fr.euronews.com/2017/04/06/grozny-accuse-d-assassiner-les-homosexuels-de-tchetchenie
De la 29a de marto, la GLATA-reto de Rusio diskonigas en la sociaj retoj komunikaĵon, kiu informas pri kreado de urĝa retadreso por la loĝantoj de Norda Kaŭkazio: «Okaze, se vi spertas danĝeron, se iu minacas vin, kontaktu tuj tiun retadreson»: http://kavkaz@lgbtnet.org
http://www.ouest-france.fr/europe/russie/la-russie-defend-sa-legislation-homophobe-167067