Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

2 mai 2017 2 02 /05 /mai /2017 09:21

02/05/2017

Manifestacio solidarece kun la samseksemuloj persekutataj en Ĉeĉenio, estis organizita en Sankt-Peterburgo ĉi-1an de majo, monaton post la teruraj malkaŝoj de la ĵurnalo Novaja Gazeta.

Post enketo, la rusia ĵurnalo asertis, ke la ĉeĉenaj aŭtoritatoj malliberigas la samseksemulojn, kaj instigas iliajn familiojn, murdi ilin.

La artikolo elvokas centon da arestadoj kaj almenaŭ tri murdojn.

«La ĉeĉenaj aŭtoritatoj rifuzas helpi tiujn personojn, eĉ neas ilian ekzistadon, kaj ignoras la problemon. Ni ne samopinias», eksplikas manifestacianto en la defilado.

«For faŝismon, homofobion kaj seksismon», skandis la manifestaciantoj sur la stratoj de la dua plej granda urbo de Rusio. Dek sep partoprenantoj estis arestitaj pro «tumulto kontraŭ publika ordo», laŭ la organizaĵo OVD-Info.

La moskva grupo de la NRO "Ligo GLAT" asertas, ke ĝi ricevas tri aŭ kvar helpopetojn tage fare de Ĉeĉenoj.  

Elena Milachina, la ĵurnalisto de "Novaja Gazeta", je la origino de la enketo forlasis Rusion. Ŝi estas minacata je morto fare de la Granda Muftio de Ĉeĉenio.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }