
22/10/2017
La israelaj aŭtoritatoj aprobis la konstruadon de 2 646 pliaj loĝejoj en la kolonioj de Cisjordanio, laŭ la kalkulo de la neregistara organizaĵo «Pacon nun», kiu denuncas ekkreskon de projektoj, grandparte realigitaj en 2017. Tiu jaro estas, laŭ la NRO, rekorda jaro de post 2014.
Inter ĉiuj ĉi projektoj, kiuj ricevis aprobon de la israelaj aŭtoritatoj dum la semajno de la 16a de oktobro 2017, kelkaj aparte maltrankviligas tiujn, kiuj kontraŭstaras la koloniadon. Du novaj lokoj interalie estos kreitaj por akcepti la loĝantojn de kontraŭleĝaj kolonioj, kiuj estis malkonstruitaj.
Anat Ben Nun, porparolanto de la organizaĵo «Pacon nun» konsideras, ke la israela registaro sendas klaregan mesaĝon al la kolonianoj. Ĝi fakte diras al ili: «Konstruadu neleĝe sur iu ajn tereno. Okaze se aperas, ke ili estas privataj teroj, ni reloĝigos vin en alia kolonio, aŭ ni kreos novan por vi». La koloniado fariĝas prioritato, kiu superas la jurŝtaton, kaj la eblecon pri estonta paco.
Laŭ «Pacon nun», la projektoj de pli ol 6 700 novaj loĝejoj en la kolonioj progresis en 2017. Tiu nombro multobliĝis je du kaj duono kompare kun la antaŭa jaro. «Ni konstatas je kia grado, la israela registaro forlasis ĉian membremson. Ĝi promocias la koloniadon en tuta Cisjordanio, inkluzive en la plej izolitaj kolonioj, kiuj neniam apartenos al Israelo kadre de akordo», denuncas la NRO.
«Pacon nun» eksplikas tiun kreskon, per la foresto de forta internacia premo, usona administrado malpli kritika pri la koloniado, kaj eŭropaj landoj relative silentaj.