2/Siberio: la degelo de la ĉiamfrosta grundo liberigas mortigan bakterion.
En la duoninsulo Jamalo, sur la polusa arkta cirklo en Siberio, la temperaturoj dum somero 2016 estis nekutime varma, superante 35°C. La iompostioma degelo de la ĉiamfrosta grundo (permafrosto) – aeroj, kies grundo kutime restas frostigita dum la tuta jaro – liberigis sporojn da antrakso. La ostaro de besto, kiu vehiklis la bakterion, glaciigita en la grundo, ŝajne estis liberigita de la degelo. La bakterio fariĝas danĝera, ekde kiam ĝi kontaktas homon aŭ beston. De post julio 2016, epidemio de antrakso – alinomata "karbunklo" – atingis tiun regionon situantan 2 500 kilometrojn nord-oriente de Moskvo. 12-jara knabo mortis pro tiu malsano, kaj pli ol 2 500 boacoj amasmortis.
Komence de oktobro, la guberniestro de tiu memstara teritorio anoncis la necesecon mortigi 100 000 boacojn de Jamalo por bremsi la epidemion. Petskribo estis lanĉita de boaco-bredisto kontraŭ tiu decido, substrekante, ke tiu epidemio de antrakso ne okazus, se la registaro ne ĉesigis disdoni la vakcinojn en 2007.
Laŭ li, la malpliigo de la gregoj estas motivigita de la interesoj de la industrio pri gasborado, kiu instalas centralojn en la regiono, en la celo ekspluatadi la kuŝejojn liberigitajn de la degelo. Krom la timo de epidemio, la degelo de la permafrosto liberigas ankaŭ gasojn - karbonan dioksidon, metanon - kiuj pligravigas la forcejefikon.
1/Arkta Cirklo: la bankizo reduktiĝas, la vilaĝoj transloĝiĝas, la boacoj malaperas