07/03/2017
Foto: Yanao/Siberian Times.
Tiu grandega truo unu kilometron longa, kaj 86 metrojn profunda averaĝe, aperis dum la 1990aj jaroj.
Tiu fenomeno maltrankviligas. La kratero de Batagaj, en la Respubliko de Saĥa (Rusio), aperis dum la 1990aj jaroj, kaj de tiam plivastiĝas senĉese. Tiu grandega truo unu kilometron longa kaj 86 metrojn profunda averaĝe, suferas la efikojn de la klimata varmiĝo, laŭ la BBC (en la angla).
Ĝia apero en Siberio rilatas probable kun la glacia degelo, kaj pli precize tiu de la permafrosto. La permafrosto estas parto de la grundo, daŭre glaciita dum almenaŭ du jaroj.
Tre sentema je la klimata varmiĝo, ĝi povas laŭ la retpaĝo Le Vif, fendiĝi kaj liberigi metanon. Ĝi vastiĝas sur kvinono el la tersurfaco, ĝis 90% el Gronlando aŭ 80% el Alasko.
Zorgodonaj konsekvencoj
Laŭ Frank Günther, esploristo ĉe la instituto Alfred-Wegener, kiu sekvas la evoluon de la fenomeno de antaŭ jardekoj, tiu truo grandiĝis je 30 metroj ĉiujare, dum la plej varmaj jaroj. Laŭ li, estas probable, ke la kratero plu profundiĝos, kaj pli kaj pli rapide, kun zorgodonaj konsekvencoj: la esploristo precizigas, en la ĵurnalo De Morgen (en la nederlanda), ke en la permafrosto, staras tiom da karbono, kiom en la atmosfero. Post liberigo, tiu ĉi estas konsumata de la mikroboj, kiuj transformas ĝin al forcejefika gaso, kio eĉ pli varmigas la atmosferon.

