Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

2 juin 2017 5 02 /06 /juin /2017 13:27

02/06/2017

1/Arkta Cirklo: la bankizo reduktiĝas, la vilaĝoj transloĝiĝas, la boacoj malaperas.

Komence de septembro 2016, la glacitavolo en la Arkta oceano, atingis sian plej malaltan nivelon de la jaro. Animacio kreita pere de bildoj fotitaj el spaco, kaj diskonigita de la Nasa, montras la degelon de la glacioj en la norda hemisfero, inter la 24a de marto kaj la 10a de septembro 2016. La glacia surfaco pli ol trioniĝis, pasante de 14,5 milionoj da kvadrataj kilometroj al 4,1 milionoj da kvadrataj kilometroj.

La nivelo de 2012 – plej malvasta areo da bankizo ĝis nun registrita, kun 3,3 milionoj da km2 – ne estis atingita, precizigas la Nasa. En 2007 kaj en la jaroj 1980aj kaj 1990aj, la glacia areo dum somero en Arkto atingis respektive 4 milionojn da km2, kaj 5,1 milionojn da km2.     

La konsekvencoj de tiu rapidega degelo de Arkto spertiĝas sur la tuta planedo: leviĝo de la averaĝa nivelo de la maroj je 19 centimetroj inter 1901 kaj 2010, modifo de la maraj kaj areaj fluadoj, el kiuj Gulf stream, kiu ebligas al Okcidenta Eŭropo, profiti pli dolĉan klimaton ol Norda-Ameriko kaj Azio ĉe la samaj latitudoj.

https://www.youtube.com/watch?v=GVJ9DfVhAYw

Katastrofo por kelkaj, kiel la Inuitoj en Alasko.

En Ŝimarefo, inuita vilaĝo je 600 loĝantoj situanta laŭ streta terbando en la Beringa Markolo, la oceano ronĝas tri metrojn da marbordo ĉiujare. La temperaturo altiĝis je 4°C en kelkaj jardekoj, kaj la bankizo ne plu protektas la marbordojn dum la aŭtunaj ŝtormoj. La loĝantoj balotis, en aŭgusto 2016, la transloĝiĝon de ilia vilaĝo. En la regiono, tridek aliaj vilaĝoj suferas pri la samaj turmentadoj.

https://www.youtube.com/watch?v=Uh_HOQHkbwc

La glacidegelo tamen estas spertita kiel bonŝanco por aliaj:

La ĝenerala impeto al la resursoj de Arkto – nafto, stokoj da fiŝoj, ercoj – prepariĝas, sur fono de landlimaj streĉitecoj.

En najbara Kanado, en la Nord-Okcidentaj Teritorioj, kiuj laŭiras la arktan Oceanon, la boacoj estas minacitaj je malapero. La grego de Bathurst, kiu vivas norde de la Granda Lago de la Sklavoj, enkalkulis 472 000 boacojn 30 jarojn antaŭe. Ties populacio malpliiĝis je 95%, laŭ studaĵo de WWF-Kanado, kaj enkalkulas hodiaŭ 20 000 individuojn. Ankaŭ aliaj populacioj de kanadaj boacoj ege malkreskas, kaptita inter la rapida varmiĝo de la Norda Arkto, kaj la vastiĝo de la petrolindustrio de la sudo.           

https://www.bastamag.net/Ces-dix-lieux-ou-les-consequences-du-changement-climatique-sont-deja

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }