Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

4 juin 2017 7 04 /06 /juin /2017 13:12

04/06/2017

3/Marbordoj: pli ol 450 «mortaj areoj» en la mondo.

De la Balta maro ĝis la Meksika golfo, la «mortaj areoj» multobliĝas. Ili estas maraj areoj entenantaj malmulte aŭ tute ne da oksigeno – stato nomita hipoksio. Mara faŭno kaj flaŭro tie fuĝas aŭmortas. Rezultante de troigo da azoto, tiuj areoj ĝenerale situas proksime de la marbordoj, kaj ĉefe ĉe la enfluejoj de riveregoj kaj riveroj, kiuj drenas sterkojn, agrikulturajn fekundigilojn, poluitan akvon kaj venenajn emanaĵojn devenantajn de la homa aktiveco. Ĉiuj ĉi poluaĵoj favorigas multobliĝon de mikro-algoj kaj vegetaĵaj planktonoj, aparte frandemaj je oksigeno. La oksigena procento de la akvo draste malkreskas, okazigante la morton de ĉia vivoformo. La "morta areo", kiu etendiĝas en la Meksika golfo, atingos baldaŭ pli ol 15 000 km2, t.e duonon el la surfaco de Belgio.

Ankaŭ dek jaroj, raporto de "Unuiĝintaj Nacioj" alarmis pri la 150 "mortaj areoj" censitaj en la mondo. En 2008, nova inventaro taksas ilian nombron je 450. La plej vasta situas en Balta Maro. La rektaj poluadoj ja estas akuzataj, sed ankaŭ la klimata ŝanĝiĝo, kiu kontribuas al pligraviĝo de la situacio. Varmiĝo de la akvo povas difekti la metabolon de la maraj specioj, kio pliigas ilian konsumadon de oksigeno, dum tiu ĉi maloftiĝas. Ĉar la procezo de hipoksio estas inversigebla, internaciaj engaĝiĝoj estis deciditaj, interalie de Eŭropo per la direktivo pri la nitratoj.

Mapo de la mortaj areoj. La ruĝaj cirkloj indikas kaj mencias la dimension de plejparte el la "mortaj areoj". La nigraj punktoj indikas la "mortajn areojn", kies dimensio ne estas konata.

@NASA Earth Observatory

https://www.bastamag.net/Ces-dix-lieux-ou-les-consequences-du-changement-climatique-sont-deja

https://www.youtube.com/watch?v=5cj0JK_sipg

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }