Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

17 avril 2017 1 17 /04 /avril /2017 16:50

17/04/2017

Foto: Polina Nemirovskaja

La aŭtoritatoj akuzas la 25-jaran matematikiston pri disvastigo de "alvokoj al terorismo". Li estis arestita interalie por malhelpi ke li veturu al Italio, kie li planis ĉeesti esperantistan renkontiĝon.

La 25-jara Dmitrij Bogatov estas membro de la Moskva Esperanto-klubo MASI. Kune kun sia edzino li planis partopreni la Internacian Junularan Festivalon en Italio de la 12-a ĝis la 18-a de aprilo. Lia nomo estas en la listo de aliĝintoj.

Li tamen ne povis veturi, ĉar li estis kaptita de la polico la 6-an de aprilo pro suspekto pri alvokoj al publika malordo lige kun nepermesita manifestacio, kiu okazis en la centro de Moskvo la 2-an de aprilo.

Laŭ akuzo li sub la kaŝnomo "Ajrat Baŝirov" en la socia reto Vkontakte instigis manifestaciantojn porti al la Ruĝa Placo "ĉifonojn, botelojn, benzinon, terebinton kaj ŝaŭmplaston".

Dmitrij Bogatov, kiu laboras kiel instruisto de matematiko ĉe Moskva Universitato de Financo kaj Juro, komplete neas sian kulpon. Laŭ lia advokatoj la alvokoj sub la nomo de "Ajrat Baŝirov" estis publikigitaj el pluraj IP-adresoj, el kiuj nur unu estas tiu de la loĝejo de la akuzato. Aldone la publikigoj sub tiu nomo daŭris ankaŭ post la aresto de Dmitrij Bogatov.

Laŭ la advokatoj de Bogatov, li same kiel "Ajrat Baŝirov" estas uzanto de la sistemo Tor, kiu permesas anoniman aliron al la reto. Bogatov ŝajne havis en sia hejma servilo elirnodon de Tor, tra kiu la anonimulo "Ajrat Baŝirov" dufoje aliris la reton por skribi siajn alvokojn.

Kiam la sistemo Tor estas uzata, eblas spuri el multaj nodoj nur la lastan, tra kiu anonima uzanto aliras la reton. Entute la sistemo Tor havas proksimume sep mil nodojn, el kiuj iom malpli ol mil estas tiel nomataj elirnodoj, tra kiu la sistemo ligiĝas al la malferma reto. Ĉi-kaze la elirnodo povis tute hazarde esti tiu en la servilo de Bogatov. Eĉ se la alvokoj ŝajnis veni el lia servilo, ili do ne nepre estis skribitaj de li.

La juĝisto unue rifuzis malliberigi la akuzaton, ĉar la imputata krimo ne estis sufiĉe serioza. Tiam la esplorkomitato aldonis novajn, pli seriozajn akuzojn pri "alvokoj al realigo de terorisma agado aŭ pravigo de terorismo pere de interreto" kaj "preparoj por organizado de publika malordo".

La prokuroro subtenis la pozicion de la esplorkomitato kaj krome argumentis, ke Bogatov havas bonajn komputadajn kapablojn kaj tial povas detrui pruvojn pri krimo, se li ne estos malliberigita. Aldone oni atentigis, ke Bogatov havas validan pasporton kaj vizon kaj planas veturi al Italio la 12-an de aprilo.

Bogatov deklaris sin preta fordoni la pasporton kaj resti en Moskvo je la dispono de la esplorado. Krome liaj advokatoj prezentis pruvojn pri tio, ke li ne estis en sia loĝejo, kiam unu el la kontraŭleĝaj alvokoj estis publikigita. Tamen la kortumo decidis malliberigi lin ĝis la 8-a de junio dum la krimesplorado daŭros. Pluraj komputiloj de Bogatov estis konfiskitaj.

En intervjuo de la retejo Meduza la patrino de Dmitrij Bogdanov opiniis, ke la akuzoj estas absurdaj: 

Li ja ne ofendus eĉ kateton, kial alvokoj al publika malordo? Li kaj lia edzino, ŝi estas genetika biologo, ili jam de pluraj jaroj manĝas nenion mortigitan. Ili ludas ŝakon, ili lernis Esperanton en tri monatoj kaj intencis veturi al internacia kongreso.

Laŭ Irina Gonĉarova, kunordiganto de la Moskva Esperanto-Asocio MASI, Dmitrij Bogatov kaj lia edzino finis la bazan kurson de Esperanto en oktobro 2013 kaj de tiam estas sufiĉe aktivaj membroj de la klubo.

– Ekde ilia veno al Esperanto ni regule komunikiĝas. Mi ne nomus ilin aktivuloj, sed ili volonte ĉeestas preskaŭ ĉiujn MASI-aranĝojn, elpaŝas kun sciencaj prelegoj en Esperanto, ŝatas akcepti gastojn en sia hejmo por tabloludi. Ili estas bonaj amikoj, helpemaj, gajaj kaj justemaj. Estante absolute indiferentaj al politikaj aferoj, ili estas “por ĉio bona”: vegeteranas, dise kolektas rubaĵojn, emas neniun ofendi. Kompreneble, neniu el ni kredas, ke Dima estas krimulo. Ne mirindas, ke por subteni la gejunulojn ne nur mi, sed ankaŭ aliaj MASI-anoj ĉeestis la juĝadojn la 8-an kaj la 10-an de aprilo. Mi scias, ke por li nia ĉeesto estis grava.

Irina Gonĉarova forte esperas, ke la afero bone solviĝos kaj ne malutilos al la famo de Esperanto en Rusio.

– Por la reputacio de MASI ĉi tio povas esti tre malbona: neniu profundiĝos en la veron, oni englutos ajnan oficialan version, ekzemple ke Esperanto estas masona sekto kaj MASI – nesto por produkti teroristojn.

http://www.liberafolio.org/2017/04/17/esperantisto-malliberigita-en-moskvo/
neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }