Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

17 avril 2017 1 17 /04 /avril /2017 12:50

17/04/2017

Foto CreditIssam Rimawi/Anadolu Agency, via Getty Images: dum manifestacio en Ramalaho, Cisjordanio,Palestinanoj tenas panelojn, kun portretoj de siaj proksimuloj malliberigitaj en Israelo.

La gvidanto de la dua Intifado, Marvan Barguti, iniciatis movadon de malsatstriko, sekvata de pli ol 1000 palestinaj malliberuloj, enkarcerigitaj en la israelaj malliberejoj.

Ĉi-lundon, pli ol 1000 Palestinanoj enkarcerigitaj en la israelaj malliberejoj komencis kolektivan malsatstrikon por protesti kontraŭ «la ekscesoj» de la punadministrado. Tia protestmovado estas nova de post multaj jaroj. Iniciatis ĝin Marvan Barguti, gvidanto de la dua intifado, kondamnita al porĉiama malliberejo. Li eksplikas sian agadon en artikolo publikigita de la ĵurnalo New York Times.

«Traktadoj malhonorigaj kaj nehumanaj»

Nun, 6 500 Palestinanoj estas enkarcerigitaj de Israelo. Tiujn pasintajn jarojn, pluraj el ili plenumis malsatstrikon, sed iniciate de si mem. «La palestinaj malliberuloj suferas pri torturo, traktadoj malhonorigaj kaj nehumanaj, kaj medicinaj neglektoj, kelkaj estis mortigitaj dum enkarcerigo», denuncas Marvan Barguti en sia artikolo. 

Movado lanĉita okaze de «la tago de la malliberuloj»

La isralea punadministrado konfirmis, ke «700 malliberuloj» sciigis, pasintan dimanĉon, sian intencon komenci malsatstrikon. Ĉi-lundon, la porparolanto de la administrado indikis, ke «kontroloj estas efektivigitaj, por scii kiom da malliberuloj rifuzas nutri sin, ĉar kelkaj povus kontentiĝi je simbola striko kaj manĝi poste».

Laŭ la "Klubo de la malliberuloj", «la punadministrado konfiskis ĉiujn aferojn, kiuj troviĝis en la ĉeloj de la strikantoj», kaj kelkaj ŝajne estis translokitaj al aliaj malliberejoj. Tiu senlimtempa malsatstriko estas lanĉita okaze de la «Tago de la malliberuloj», sekvata ĉiujare de la Palestinanoj de antaŭ pli ol 40 jaroj.        

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }