Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

18 avril 2017 2 18 /04 /avril /2017 15:12

18/04/2017

Tagon post la referendumo koncerne la prezidentecan reĝimon, gajnita de la "JES" kun 51,4% da voĉoj, la kontestadoj daŭradas. Du opoziciaj partioj lanĉis proceduron petantan nuligon de la baloto. La internaciaj observantoj denuncas nejustan procezon. Kaj sur la stratoj, spite la urĝan staton, aktivuloj favoraj al la "NE" manifestaciis lundon vespere, por dua sinsekva vespero, kontraŭ la supozataj fraŭdoj dum la kalkulo de la voĉoj. 

En la stratetoj de Beŝiktaŝo, la manifestaciantoj sentas sin kvazaŭ hejme: ĉi tie dimanĉon la "NE" gajnis kun pli ol 80% el la voĉoj. Survoje, la manifestaciantoj estis subtenataj de la najbaroj, kiuj frapis sur kulerojn aŭ kaserolojn. «Erdoğan, ŝtelisto, murdisto», kriis la homamason, kiu kolektis ĉirkaŭ 1000 personojn sub pluvo.

Mirige, kontraŭ-ribelaj blenditaj veturiloj de la polico ne ĉeestis, kiel kutime dum kontraŭ-reĝimaj manifestacioj en Istanbulo. Tamen, multaj policistoj civilvestitaj ĉirkaŭis la manifestaciantojn.        

Bürde, 28-jara, loĝas apud la placo Taksim. Laŭ ŝi, partopreni estis la sola farenda agado: «Ĉar mi ne agnoskas la rezultatojn publikigitajn de la balotkomisiono. La demando ne estas, kial mi venis ĉi-vespere, la demando estas: kial la homoj restas hejme? Mirigas min tio. Kun tiu nova reĝimo, eble por la lasta fojo ĉi-vespere, ni povos manifestacii sur la stratoj

En aliaj liberalaj kvartaloj de Istanbulo, kiel en Kadikoj, preskaŭ mil personoj kolektiĝis lundon vespere, kaj ili planas reveni tien ĉiuvespere, ĝis la nuligo de la baloto.

Ahmet Kiraz, advokato kaj membro de la opozicia partio "CHP" konstatas, kaj bedaŭras aŭtokratan drivadon:

«Jam diktaturo stariĝis, nun ĝi estas leĝigita. Ni havas reĝimon el baazisma tipo: Estos multpartiismo, kiel en Sirio, estos balotoj, sed de nun, neniu baloto estos perdita de tiu kliko ĉekape de la Ŝtato. Amasoj da homoj estas enregimentitaj, viktimoj de cerbolavado. La registaro dominas ĉiujn amaskomunikilojn. La opozicio havas tre malmulte da rimedoj por aŭdigi sian voĉon. Do la vero de la registaro, la vero de Erdoğan estas trudata al la tuta loĝantaro. Tiu situacio daŭros, ĝis kiam ni rompos la muron.» 

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }