Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

14 janvier 2017 6 14 /01 /janvier /2017 18:47

14/01/2017

Foto CC Michael Fleshman: Senegalaj studentoj petas subskribojn de peticio kontraŭ la milita interveno en Kotdivuaro, dum la Monda Socia Forumo en Dakaro en 2011. 

La francaj militaj operacoj en Afriko nutradas la regionan malstabilecon, kaj ilustras « fortan revenon » de Francio en Sahelon, opinias la asocio "Survie", dum pintkunveno Afriko-Francio okazas en Malio

« Tiuj operacoj ne nur ne solvas la krizojn, sed pligravigas ilin, kaj eĉ kreas novajn krizojn »,  asertas la asocio de lukto kontraŭ la tiel nomata « Francafriko » - retoj de influado kaj franca potenco sur la afrika kontinento – en raporto nomata « Kvin militoj por Imperio » en la franca lingvo, publikigita pasintan vendredon.

Dum la pintkunveno Afriko-Francio okazas la 13an kaj 14an de januaro en Bamako, "Survie" aparte kritikas la aliancojn efektivigitajn de Parizo kun kelkaj « diktatorecaj reĝimoj » - ĝi mencias Ĉadon kaj Niĝeron – en la nomo de batalo kontraŭ terorismo.

« Tiu subteno al aŭtoritatismo (…) estas aparte zorgodona kaj kontraŭ-produktiva, ĉar ĝi kreas la terenon, sur kiu disvolviĝas la perfortaĵoj », laŭ la raporto, kiu studas la operacojn en Libio, Kotdivuaro, Sahelo kaj Centr-Afriko de 2011 ĝis 2016.

Kvar jarojn post la komenco de la milita interveno Serval en Malio, la ĝihadistaj grupoj, kiuj ekkontrolis la nordon de la lando, estis disvenkitaj, sed kelkaj regule plu atakas la militajn fortojn maliajn, UN-ajn kaj francajn.

La atakoj vastiĝis antaŭ al la sudo de Malio, kaj al la najbaraj landoj, Niĝero kaj Burkino. Flanke de la militistoj, la operaco Barkhane (4000 soldatoj) anstataŭis en 2014 la operacon Serval en kvin landoj en Sahelo (Maŭritanio, Malio, Ĉado, Niĝero kaj Burkino).

« Dum la francaj operacoj kostas centojn da milionoj da eŭroj al la francaj civitanoj, la demando klare stariĝas pri ĝia utileco », daŭrigas "Survie". En kelkaj jaroj, la francaj militaj fortoj « staras denove en landoj, historie malemaj al la ĉeesto de la eks-kolonia potenco, kiel Malio kaj Niĝero », asertas la aŭtoro de la raporto, Yanis Thomas. Tio ĉi « klare montras la volon de Francio refirmigi sian influadon en siaj rezervataj landoj », li juĝas.

"Survie" ankaŭ denuncas « konfuzan konduton » de Francio en Malio, kie « ĝi apogis sin sur la Nacia Movado por la liberigo de Azavado (MNLA), unu el la bazo de la malia krizo ».

neniammilitointerni - dans Aktualaĵoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }