Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

15 janvier 2017 7 15 /01 /janvier /2017 14:14

15/01/2017

Ĉi-semajnfine, la memorfesto pri Martin Luther King estis markita per protestmarŝado kontraŭ la enpostenigo de Donald Trump. Tiuj manifestacioj daŭros dum la tuta semajno antaŭ historia kolektiĝo, la 21an de januaro, tago de la investituro de la nova elektita prezidento.      

La aktivula grupo National Action Network de la pastro Al Sharpton patronis la ĉi-sabatan marŝadon. Li deklaris antaŭ la manifestaciantoj: « Ni atendas nenion de Donald Trump, ĉar li estis tre klara pri sia estonta politiko. Ni estas tie por deklari al la demokratoj de la Senato kaj Domo de la Reprezentantoj, kaj ankaŭ al la moderaj respublikanoj, ke ili estu kuraĝaj! »

John Lewis, 76-jaraĝa, elektita demokratulo anoncis, ke li ne ĉeestos la investituran ceremonion de la elektita prezidento, kiun li opinias nelegitima. Li opinias, ke « la Rusoj kontribuis al lia elekto. »   

Donald Trump rebatis per serio da tvitermesaĝoj: La parlamentano John Lewis devus pli bone zorgi sian distrikton, kiu estas en aĉa stato (ne parolante pri la kriminaligo, kiu gangrenigas ĝin) prefere al plendo kontraŭ rezultoj de la balotado. Paroloj, paroloj, paroloj – neniu agado, neniuj rezultoj. Bedaŭrinde! li skribis.

John Lewis, historia figuro de la movado pri civitaj rajtoj partoprenis la protesmaŝadojn de Selma en Montgomery, Alabamo en 1965, favore al la balotrajto de la Nigruloj.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }