Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

13 janvier 2017 5 13 /01 /janvier /2017 09:50

13/01/2017

La norvegia nafto-kompanio DNO ne pagis siajn 175 laboristojn en Jemeno de 18 monatoj. La entrepreno ĉesigis siajn aktivecojn post la milito, kiu okazis en 2015, kaj maldungis siajn laboristojn per simpla SMS aŭ retmesaĝo. Tio ĉi sen respekto al tiuj laboristoj, inter kiuj kelkaj havas 10 jarojn da servodaŭro, kaj malobserve al la proceduro antaŭvidita, okaze de maldungo aŭ forlaso de la lando. La laboristoj do frontas du problemojn: la militon en la lando, kaj la mankon de monrimedoj por iliaj familioj.

Eĉ antaŭe, la entrepreno pagis la plej malaltajn salajrojn en Jemeno, kompare kun la aliaj nafto-kompanioj instalitaj en la lando. En 2013 kaj 2014, la laboristoj organizis plurajn strikojn en rilato kun la salajroj. La direkcio skribe rebatis per minaco de maldungo por ĉiuj strikantaj laboristoj, malobserve al la strikrajto en Jemeno.

Bonvolu montri vian solidarecon kun tiuj 175 jemenaj laboristoj kaj ties familioj, subskribante mesaĝon al la Ĝenerala Prezidento-Direktoro de DNO, Bijan Mossavar-Rahmani.

Retmesaĝo   

Sinjoro Mossavar-Rahmani,

Mi asociiĝas kun IndustriALL Global Union, kiu reprezentas 50 milionojn da laboristoj en la mina, energia kaj industria sektoroj en 140 landoj en la mondo, la sindikato Industri Energi, kiu reprezentas 60000 membrojn en Norvegio, kaj la Ĝenerala Unio en petrolo, mineraloj kaj kemiaj produktaĵoj en Jemeno, petante de DNO, ke ĝi serioze respektu la socialajn respondecojn, pagante la nepagitajn salajrojn kaj la maldungajn monkompensojn al sia eks-personaro en Jemeno.

Mi forte kondamnas la arogantan sintenon de DNO, kiu ne nur estas tre malproksime de la sociala konscienco, de longe agnoskita de la norvegia loĝantaro kaj registaro, sed ankaŭ kontraŭas la respondecajn socialajn principojn laŭditajn de via entrepreno.

Mi antaŭesperas de vi, rapidan agadon pri tiu temo.

Partnerece kun IndustriALL, kiu reprezentas 50 milionojn da laboristoj en la mina, energia kaj industria sektoroj en 140 landoj,

kaj ties norvegia aniĝinto Industri Energi, kiu reprezentas la kolektivajn interesojn de 60000 membroj laborantaj en metalurgio, kemio, ligno, petrolo, gaso kaj koneksaj aktivecoj.

neniammilitointerni - dans Labourstart Kampanjo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }