Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

25 décembre 2016 7 25 /12 /décembre /2016 12:00

25/12/2016

La ĝeneva ĵurnalo Le Temps interesiĝis pasintan 23an de decembro pri la historio de la Kristnaskaj tradicioj: de kiam donacoj estas ofertataj piede de la abio? Kial ni manĝegas dum la kristnaska festeno ?

En la 1950aj jaroj, pro kreskado de la konsumisma socio, kaj industriigo de la ludiloj, eksplikas "Le Temps", la infanoj, kaj poste la plenkreskuloj, komencis ricevi donacojn.     

Sed jam « sub la romia imperio, oni tradicie ofertis donacojn la 1an de januaro », precizigas la ĵurnalo. 

Malfrua kristnaska patro

Siaflanke, la "Kristnaska Patro" estas miksita heredanto « de Sankta Nikolao, Vintra pupego kaj la usona Santa Claus ». Tiu ĉi lasta estas heredanto de Sinterklaas, kiu signifas Sankta Nikolao en la nederlanda. Tiu rolulo fakte estis importita de la nederlandaj kolonianoj, kiuj establiĝis ekde la XVII-a jarcento sur la insulo Manhatano.

Sed ja la romano de Charles DickensA Christmas Carol” en 1843 konsekras la ekzistadon de la "Kristnaska Patro", daŭrigas "Le Temps", antaŭ ol Usono trudas lin en Eŭropo post la dua Mondmilito, kaj ke la komerca marko "Coca-Cola" kaptas la bildon dank’ al ties reklama potenco.  

Fine, kial ni tiel manĝegas dum la kristnaska festeno, kaj la 25an de decembro? Tute banale, ĉar vintro malvarmas, kaj niaj korpoj postulas grason por elteni la frostan atakon. Dum la pagana periodo, sub la romia imperio, oni jam manĝegis dum la festeno nomata Saturnalioj, kiuj celebris la vintran solsticon.

Kaj « kiam la festo fariĝis kristana, estis kutimo grase manĝi la 25an de decembro por resaniĝi el la laceco kaŭzita de la longaj diservoj, la vojaĝo bezonata por atingi la preĝejon, kaj la dieto de la antaŭa tago », mencias Le Temps. Taŭga pravigo!    

http://www.courrierinternational.com/dessin/noel-anges-sapins-et-ripailles-dou-viennent-ces-traditions-festives      

neniammilitointerni - dans Aktualaĵoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }