Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

26 décembre 2016 1 26 /12 /décembre /2016 14:18

26/12/2016

Foto EPA: Laboristoj protestas kontraŭ la arestadoj de siaj sindikataj gvidantoj, kaj la lokaŭto de siaj uzinoj post tumultoj en Dako merkredon. Almenaŭ 278 laboristoj de du uzinoj estis maldungitaj, ĉar ili instigis sociajn movadojn en la industria ĉirkaŭurbo Aŝulio ĉi-semajne.

En Bangladeŝo, kvindeko da teksaĵaj uzinoj fermis de 2 semajnoj post protestada movado de la laboristoj, kiuj postulas salajrajn altigojn. La intertraktadoj stagnas, kaj ĵurnalisto de televido estis ĵus arestita ĉi-24an de decembro, akuzita pri « instigo al ribelo ».

Tiu sociala konflikto daŭras, kaj la Bangladeŝa registaro provas silentigi ĝin pere de diversaj rimedoj. De 2 semajnoj, la plej grava industria areo de la lando, en Aŝulio, ĉirkaŭurbo de la ĉefurbo Dako, estas kvazaŭ paralizita : 55 uzinojn, en kiuj vestaĵoj estas produktataj por la komercaj markoj Gap, Zara kaj H&M, lokaŭtis la industriaj mastroj, kiuj timas, laŭ ili, « vandalismajn agojn » dum manifestacioj de la laboristoj. Tiuj ĉi postulas triobligon de siaj salajroj.

La teksaĵa industrio reprezentas 30 miliardojn de la landa ekonomio, sed raportas nur po 67 dolarojn monate al siaj laboristoj. Ĝis nun la intertraktadoj inter industriistoj, la registaro kaj la 42 sindikataj organizaĵoj ne sukcesis. Kaj la situacio ŝajne implikiĝas.

La ministro pri la Laboro akuzis la protestantajn laboristojn, ke ili volas « detruadi la teksaĵan industrion de Bangladeŝo ». Sabaton, la polico arestis ĵurnaliston de la loka televido, Nazmul Huda, tiu sama kiu, antaŭ tri jaroj, alarmis pri la difektita stato de la Rana Plaza, ĵus antaŭ ties disfalo.

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }