Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

23 décembre 2016 5 23 /12 /décembre /2016 22:21

24/12/2016

Kadre de la ondo de atakoj en la tuta lando kontraŭ la laborratoj, la prezidanto de la plej granda universitato de Brazilo, la universitato de San Paŭlo (USP), Marco Antônio Zago, persiste daŭras en sia nekaŝita projekto « elimini la sindikatismon en la universitato ». En aprilo, la laboristoj kaj ties defendantoj sukcese luktis kontraŭ la provo de elpelado de la sindikato el ties oficejoj. Poste, dum la decembraj ferioj, la prezidanteco akiris juran decidon por elpeladi la sindikaton el iliaj oficejoj, se necese per interveno de la polico kaj militistoj. SINTUSP okupas siajn oficejojn en la universitato ekde ĝia fondo ĝis hodiaŭ, akorde kun ĉiuj administradoj.

Iu Prezidanto de universitato jam provis fizike forpeli la sindikaton, kaj tio okazis en 1979, dum la militista diktaturo.

Nun, en la « demokratio » de Zago, la sindikato estas forpelita sen ia ajn intertraktado kaj administra aŭ jura bazo. Temas pri milita deklaracio kontraŭ la universitata komunumo, kaj la fundamentaj rajtoj pri organizado de la tuta laboristaro. La direkcio ankaŭ maldungis la sindikatajn gvidantojn, kaj plenumis multajn sensencajn procedurojn kontraŭ la gvidantoj kaj aktivuloj de la SINTUSP. Tiuj laboristoj engaĝiĝas lukti kontraŭ ĉiaj provoj celantaj « elimini la sindikatismon de la USP ».

Retmesaĝo:

Mi kondamnas la aŭtoritatan kaj arbitran agon de la Rektoreco de la USP. La ekzistokialo de universitato estas produktado kaj diskonigo de konoj, celantaj plibonigi la homan vivkondiĉon, fondita sur respekto de etiko, kaj lukto kontraŭ la arbitraj kaj maldemokratiaj praktikoj. Mi petas tujan ĉesigon de la provo de elpelado de la SINTUSP el la universitato. Krome, mi postulas reenpostenigon de ĉiuj membroj de la SINTUSP, kiuj estis maldungitaj, kaj nuligon de ĉiuj juraj proceduroj kontraŭ la gvidantoj kaj aktivuloj de la SINTUSP. 

Partnerece kun CSP Conlutas, Brazila nacia centrala sindikato, kiu estas luktema, klasbatala, sendependa kaj internaciisma,

kaj SINTUSP, kiu reprezentas 14000 teknikaj kaj administraj laboristoj en la plej granda brazila universitato, la Universitato de San Paŭlo.   

neniammilitointerni - dans Labourstart Kampanjo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }