Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

23 octobre 2016 7 23 /10 /octobre /2016 20:27

23/10/2016

Foto: Virinoj de la movado Women Wage Peace partoprenis marŝadon de subteno al paco, en Jerusalemo, la 19an de oktobro 2016. (Foto: Hadas Parush/Flash90)

Miloj da virinoj marŝadis merkredon en Jerusalemo, direkte al la loĝejo de la Ĉefministro Benjamin Netanjahu, postulante de li, subskribon de pacakordo kun la Palestinanoj.

Tiu manifestacio estis la kulmina momento de la dusemajna marŝado organizita de "Women Wage Peace", asocio konsistanta el virinoj judaj kaj arabaj, kaj fondita post la milito de 2014 kontraŭ la Hamaso en Gazao.

Atingante Jerusalemon, kuniĝis kun ili la liberia aktivulino, Nobel-premiito pri Paco Leymah Roberta Gbowee, kaj miloj da aliaj virinoj. La organizantinoj taksis, ke ĉirkaŭ 10 000 personoj ĉeestis, sed la polico taksis la nombron al 2 500.

Maldekstra foto: Leymah Roberta Gbowee

« Ni volas, ke niaj estroj laboru kun respekto kaj kuraĝo al solvo de la nuna perforta konflikto, kun plena partopreno de la virinoj al tiu procezo », deklaris en komunikaĵo la organizantinoj de la marŝado. « Nur degna politika akordo certigos estontecon al niaj gefiloj kaj genepoj. »

La intertraktadaj klopodoj inter Israelo kaj la Palestinanoj stagnas de post la usona iniciativo en aprilo 2014.

Tiujn pasintajn tagojn, la organizaĵo renkontis ankaŭ jordaniajn virinojn sur la insulo de la paco, en Naharajim, sur la rivero Jordano.

Gbowee, la liberia aktivulino, renkontis la prezidenton Reuven Rivlin, kaj ties edzinon Nechama.

Rivlin deklaris al Gbowee, kiu gvidis la pacisman movadon Women of Liberia Mass Action for Peace, kies rolo estis fundamenta por ĉesigi la duan liberian internan militon en 2003, ke ŝiaj agadoj estas « vera inspiro ».

Ŝi ricevis la Nobel-Premion pri Paco en 2011.

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }