Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

24 octobre 2016 1 24 /10 /octobre /2016 13:14

24/10/2016

En Tajlando, Google akceptis kunlabori kun la reĝimo por malaperigi la insultemajn enhavojn  kontraŭ la monarkio. Depost la morto de la reĝo Phumiphon Adunjadet, la junto spurĉasas en Interreto la retpaĝojn, videojn aŭ komentojn kontraŭ-rojalistajn.     

Tajlando estas unu el la landoj plej atentaj, koncerne majestatencon. Insultoj aŭ minacoj kontraŭ la reĝa familio estas punataj de la leĝo. En aŭgusto 2015, viro estis kondamnita je 30 jaroj da malliberejo pro mesaĝoj publikigitaj en Fejsbuko.   

De post la morto de la reĝo Phumiphon Adunjadet, pasintan 13an de oktobro, la regantaj militistoj plifortigis la prigardadon de la sociaj retoj, por malaperigi la insultemajn enhavojn kontraŭ la monarkio. Kaj por plifortigi tiun ĉasadon en Interreto, la tajlanda Vic-ĉefministro Prajin Juntong renkontis reprezentantojn de Google. La usona giganto konsentis kunagadi por malaperigi el la retpaĝoj, komentojn kaj videojn, interalie en ties videospektejo YouTube.

Kelkajn tagojn post la morto de la reĝo, la junto censis 61 retpaĝojn, kiuj malobservis la leĝon pri majestatenco. « Ni havas oficojn, kiuj prigardadas Interreton tage kaj nokte », eksplikis la Ĉef-ministro.

Foto maldekstre: Aum Neko, minacita pri morto en Francio pro majestatenco - « Kontraŭ la leĝo pri majestatenco en Tajlando ». Memportreto de Aum Neko. Foto Aum Neko. Facebook

La usona firmao siaflanke asertas, ke tiu operaco konformiĝas al la kutima sinteno, koncerne la malaperon de enhavoj juĝataj kiel kontraŭleĝaj en difinita lando.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }