Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

23 septembre 2016 5 23 /09 /septembre /2016 08:34
Manifestacio favore al rajto al aborto organizita fronte al la pola Parlamento, la 22an de septembro, en Varsovio. REUTERS/Kacper Pempel
Manifestacio favore al rajto al aborto organizita fronte al la pola Parlamento, la 22an de septembro, en Varsovio. REUTERS/Kacper Pempel

23/09/2016

La pola parlamento debatis dum preskaŭ ses horoj ĵaŭdon 22an de septembro pri la demando de aborto. Du civitanaj leĝprojektoj estis prezentitaj. La unua, iniciate de asocioj "pro-vivo", tute malpermesas aborton en la lando. La alia, liberala, permesas memvolan ĉesigon de gravedeco ĝis la dek dua semajno de gravedeco. Ambaŭ kampoj prezentis siajn argumentojn per ŝokaj frazoj.

Prototipo de Hitler, kaj armilo de amasa detruado sub komunisma reĝimo, jen kiel la komitato « Stop aborto » resumas la historion de memvola ĉesigo de gravedeco en Pollando. Laŭ la porparolantino de tiu komitato, Joanna Banasiuk, ĉu la feto prezentas neinversigeblan malsanon, ĉu la gravedeco rezultas el seksperforto, la vivo devas regi ĉiapreze. « Hodiaŭ, ni povas doni bonŝancon al ĉiu infano, ke ĝi naskiĝu en sekureco, inkluzive la malsanan infanon aŭ tiu, kiu estis koncipita en traŭmaj cirkonstancoj. Sufiĉas, ke ni aŭdacu pri la ŝanĝo, ke ni elektu la vivon » ŝi argumentis.

Kontraŭe, Barbara Nowacka, eks-kandidatino socialista ĉe la prezidenta baloto, kies partio eĉ ne plu estas reprezentata ĉe la Parlamento, komparis Pollandon, ege konservativan, al kelkaj landoj de Latinameriko. Ŝia komitato « Ni savu la virinojn » defendas senkondiĉan aborton ĝis la dek dua semajno de gravedeco kaj denuncas la leĝproponon de la konservativuloj, malliberigi la virinojn, kiuj praktikis aborton.

« Tiu projekto de dekstraj fanatikuloj subtenata de la eklezia hierarkio, kaj ankaŭ bedaŭrinde de deputitoj, estas danĝero por la civitana libereco. Ni ne volas tian Pollandon, ni ne volas inferon por la virinoj », ŝi diris.

Ankaŭ la pola eklezio rifuzas malliberigi virinojn ĉi-okaze, sed subtenas la tutan malpermeson de aborto. La konservativa partio anoncis siaflanke, ke ambaŭ leĝprojektoj estos debatitaj antaŭ la parlamentaj komisionoj.

neniammilitointerni - dans Aktualaĵoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }