Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

24 septembre 2016 6 24 /09 /septembre /2016 13:27
La familio de Danf protestas en Italio post la morto de sia filo
La familio de Danf protestas en Italio post la morto de sia filo

24/09/2016

De antaŭ du semajnoj, laboristoj, sindikatanoj kaj aktivuloj daŭrigas protestadon kaj strikojn en Piaĉenco kaj en tuta Italio, post la morto sur strikpikedo de Egiptodevena laboristo, Abdel Salam al-Danf.

Abdel Salam al-Danf estis ĝismorte vundita la 14an de septembro fare de ŝoforo de kamiono posedata de entrepreno de Piaĉenco, General Logistic Service (GLS). Al-Danf laboris en la sama uzino, kaj partoprenis strikon kun siaj kamaradoj, por peti de la Direkcio, respekton de la laborkontrakto por 13 el liaj kolegoj.

La Direkcio antaŭnelonge maldungis 37 portempajn laboristojn. La strikantoj asertas, ke la Direkcio ordonis al tiu ŝoforo, uzadi sian kamionon por rompi la blokadon de la uzino dum la nokto de la 14a de septembro, kio kostis la vivon de Abdel Salam al-Danf.

Post tiu okazintaĵo, nacia mobilizado okazis ĵaŭdon kaj vendredon pasintsemajne. Pejparte el la manifestacioj estis organizita de la sindikato USB (Unione Sindacale di Base) kaj la Confederazione dei Comitati di Base.

Al-Danf estis 53-jaraĝa kaj patro de kvin gefiloj. Antaŭ ol alveni en Italio, li estis instruisto en Egiptio. En Italio, li laboris de longe en la entrepreno GLS, kaj estis membro de la sindikato USB.

USB publikigis en sia retpaĝaro, ke striko kaj blokado estis organizita en la uzino de Piaĉenco ĵaŭdon kaj vendredon, por postuli justicon por Danf, kaj ke ĝi daŭrigos « la lukton ĝis agnosko de la rajtoj de la portempa laboro ». De tiam, kolektiĝoj kaj blokadoj daŭradas.

La morto de laboristo dum striko okazas por la unua fojo en la 30 pasintaj jaroj en Italio. Sloganoj estis legeblaj: « Ni ĉiuj estas Abdel Salam » kaj « GLS estas murdistoj ». Por esprimi solidarecon kun la familio kaj informi pri la lokaj mobilizadoj, la kradvorto #Abdesselem estis kreita.

Kvankam la Direkcio de GLS neas ĉian respondecon en la morto de Al-Danf, la itala ĵurnalo La Repubblica raportas, ke la prokuroro kondukas enketon por determini la ekzaktajn cirkonstancojn de lia morto.

Lia familio, kiu loĝas de longe en Italio, decidis plendi kontraŭ la entrepreno.

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }