Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

22 septembre 2016 4 22 /09 /septembre /2016 12:07
"Ni ne estas bestoj" - Protesta manifestacio post la morto de Keith Scott, en Charlotte, merkredon 21an de septembro. Brian Blanco / AFP
"Ni ne estas bestoj" - Protesta manifestacio post la morto de Keith Scott, en Charlotte, merkredon 21an de septembro. Brian Blanco / AFP

22/09/2016

En Charlotte, la situacio graviĝas. La plej granda urbo de Norda Karolino alfrontis duan nokton da perfortaĵoj dum kiu, manifestacianto estis grave vundita. La origino de tiu perforta eksplodo estas, bedaŭrinde kaj malĝojige, kutima afero en Usono: la morto de nigra viro mortpafita de la polico, mardon.

La Ŝtata guberniestro dekretis urĝan staton kaj decidis deplojadon de la nacia gvardio por remeti ordon. La trupoj ŝajne alvenos ĉi-nokte. La vespero tamen komenciĝis pace, centoj da studentoj kuŝiĝis por protesti kontraŭ la morto de Keith Lamont Scott, 43-jaraĝa, viktimoj laŭ ili, de polica eksceso.

Keith Lamont Scott kun sia familio
Keith Lamont Scott kun sia familio

La streĉo tamen rapide kreskis dum la vespero, kaj kolizioj komenciĝis en la urbo-centro. Magazenoj estis prirabitaj, interalie la famkonata teamo de basketbalo Hornets de Charlotte. La polico uzadis plorigajn gasojn por disigi la homamason.

Viro estis grave vundita dum la vespero. Ia konfuzo ekzistas pri la cirkonstancoj de la dramo. Unuatempe, la aŭtoritatoj eksplikis, ke viro estis mortigita, tuŝita ĉe la kapo fare de kuglo, post perfortaĵoj inter civiluloj, kiuj ne implikis la policon.

La urbodomo poste intervenis por mencii, ke la viktimo ne estas « mortinta » sed « en urĝa stato »

Video tamen ŝajne dementas la oficialan version. Kamerao de televidkanalo filmis ĉe la momento de la dramo. Oni vidas la viktimon paŝadi meze de homamaso kiu disiĝas, antaŭ ol fali kaj abunde sangadi, post forta krakpafo.

La polico de la urbo Charlotte mencias kvar funkciulojn malgrave vunditajn dum la ribeloj.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }