Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

30 mai 2016 1 30 /05 /mai /2016 17:37

30/05/2016

Trideko da gejunuloj, kiuj festis en vilao, norde de Irano, estis kondamnitaj po 99 skurĝbatoj. Tiu puno estis tuj efektivigita por ekzemplo.

Tiu verdikto estis aparte severa, kaj estis tuj efektivigita. "La tridek gejunuloj ne konis unu la alian, kaj dancis kadre de festo, okaze de diplomitiĝo", deklaris la ĝenerala prokuroro de Kazvino.

Tribunalo urĝe kunsidis kaj kondamnis ĉiujn gejunulojn po 99 skurĝbatoj, kiuj estis plenumitaj en la sama tago. Laŭ la surloka justico, la gejunuloj konsumadis alkoholon kaj estis duonnudaj.

Pli kaj pli severa politiko en Irano

De post la islama revolucio en 1979, la islama vualo estas devigata por ĉiuj virinoj en Irano, kaj la konsumado de alkoholo estas malpermesata. Sed en la lastaj jaroj, verdikto tiel severa kaj tuj aplikita okazas unufoje.

Politikon pli kaj pli severan oni observas de pluraj monatoj, dum la prezidento Hassan Rohani defendas siaflanke pli grandan politikan kaj socian liberecon. Fakte, la Teherana polico anoncis antaŭ kelkaj semajnoj, deplojadon de 7000 civilvestitaj policistoj, por kontroli maltaŭgan surhavon de la vualo, aŭ sintenon juĝatan kiel kontraŭ-islaman.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }