Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

31 mai 2016 2 31 /05 /mai /2016 11:55

31/05/2016

La nombro de afganoj, kiuj fuĝis sian hejmon pro la perfortoj, kaj rifuĝis en aliaj regionoj de sia lando, pli ol duobliĝis inter 2012 kaj 2015 por atingi 1,17 milionon da delokitoj, laŭ "Internacia Amnestio" en raporto publikigita hodiaŭ. Tiu « konsterna » nombro, laŭ la NRO, estas la rezulto de multobliĝo de perfortoj, kiuj tumultigas Afganion.

Ĉar de post la fino de la batalmisio de NATO, la talibanaj ribeloj alfrontas la sekurajn fortojn, kaj ne nur en siaj Suda kaj Orienta tradiciaj terenoj. La bataloj ankaŭ okazas en la centro kaj Nordo de la lando, kiu estis stabila en la pasinteco. La rapida konkero de Kunduz, strategia ŝlosilo norde de Afganio, pasintan aŭtunon fare de la talibanoj, trudis « 13.000 familiojn forlasi la urbon », eksplikas la NRO.

La afganaj delokitoj estis 351.900 en 2010, 486.300 en 2012 kaj 1,17 miliono pasintjare, substrekas "Internacia Amnestio" en sia raporto. Kaj « dum la kvar unuaj monatoj de 2016, 118.000 personoj forlasis sian hejmon », maltrankviliĝas la NRO. Pro la nesalubreco, kiu regnas en la kampejoj de rifuĝintoj, "Internacia Amnestio" deklaras, ke ilia vivo reduktiĝas « al vivteniĝo ». « La homoj estas ĉiutage trudataj paŝadi longan distancon por akiri akvon, kaj manĝi ĉiutage estas malfacile », substrekas la NRO.

"Internacia Amnestio" postulas de la afgana registaro kaj de la internacia komunumo, ke ili plenumu sian respondecon. Kabulo mankas je « rimedoj kaj kompetentecoj » por efektivigi politikon daŭreblan kaj efikan, kaj la "Ministrejo pri Rifuĝintoj kaj Rapatriigo" « estas akuzata pri koruptado de pluraj jaroj ». Koncerne la internacian komunumon, « ĝi ne sufiĉe intervenis, kiam la afgana registaro ne estis kapabla plenumi sian taskon », plu asertas la NRO.

« Afganio kaj la mondcetero devas nun alpreni la necesajn aranĝojn por ĉesigi la krizon de internaj delokitoj », deklaras Champa Patel, direktorino ĉe "Internacia Amnestio" pri Sud-Azio, citita en komunikaĵo. La perfortoj ankaŭ instigas multajn Afganojn forlasi sian landon, kiuj jam reprezentas unu el la plej gravaj etnoj inter la rifuĝintoj de la mondo. Laŭ taksoj, 2,6 milionoj da Afganoj vivas ekster la landlimoj de lando, en kiu loĝas ĉirkaŭ 30 milionoj da personoj.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }