Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

29 mai 2016 7 29 /05 /mai /2016 14:13
Hebe de Bonafini, gvidantino de la Patrinoj de Plaza de Mayo
Hebe de Bonafini, gvidantino de la Patrinoj de Plaza de Mayo

29/05/2016

En Argentino, dekkvin eks-militistoj estis kondamnitaj vendredon 27an de majo vespere, pro la malapero de 105 personoj el kvin malsamaj naciecoj, en la 1970aj jaroj. La tribunalo konsideris jam pruvita la ekzistadon de la Operaco Kondoro, efektivigita de la diktaturoj de ses sud-amerikaj landoj por persekuti supozatajn renversemulojn. Tio estas historia proceso.

Justico plenumiĝis : el la 17 plu vivantaj akuzitoj, dekkvin estis kondamnitaj kaj du liberigitaj. Plejparte, la tribunalo sekvis la argumentojn de la prokuroraro. Reynaldo Bignone, la lasta ĉefo de la argentina junto (1982-1983), jam kondamnita dum aliaj procesoj, ricevas punon de 20 jaroj da malliberejo. La urugvaja eks-militisto Manuel Cordero, kiu enŝlosis kaj murdis samlandanojn en Argentino, ricevas 25 jarojn da malliberejo. Inter la viktimoj, Sara Méndez, postvivis sian malliberecon : « Mi estis enŝlosita ĉi tie en Argentino, mi estas Urugvaja. Post torturo dum pluraj tagoj, mi estis delokita al Urugvajo », ŝi eksplikas.

La juĝo aŭtentigas la ekzistadon de la Operaco Kondoro

Krom la morala riparado, la kontentigo de la plendantoj post la verdikto praviĝas, ĉar la juĝoj konsideris kiel pruvitan la ekzistadon de la "Operaco Kondoro", vera krima organizaĵo efektivigita fare de la sud-amerikaj diktaturoj en la 1970aj jaroj por persekuti la opoziciulojn, ignorante la landlimojn inter siaj landoj.

Laŭ la prokuroro Carlos Oubiña, tio ĉi estis la veto de la proceso. « Mi konsideras kiel tre grava, ke la represia kontraŭleĝa kunordigado inter pluraj landoj kadre de la Operaco Kondoro estas pruvita », ĝojas la prokuroro.

Dank’ al la argentina justico, parto el la "Operaco Kondoro" estis malkaŝita. La defendantoj de la homaj rajtoj esperas nun, ke procesoj malfermiĝos en la aliaj landoj, kiuj partoprenis al tiu internacio de la represio.

983Video : Unua marŝado de la Patrinoj de Plaza de Mayo en 1983

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }