Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

18 avril 2016 1 18 /04 /avril /2016 14:03
Rifuĝintoj elpelitaj el Aŭstralio iras al la insuleto Nauro. Foto : TORSTEN BACKXOOD/AFP
Rifuĝintoj elpelitaj el Aŭstralio iras al la insuleto Nauro. Foto : TORSTEN BACKXOOD/AFP

18/04/2016

Iranano estis kondamnita je monpuno, ĉar li provis memmortigi sin sur la insulo Nauro en Pacifiko, kie Aŭstralio mastrumadas kontestitan kampejon por rifuĝintoj, en kiu vivkondiĉoj estas denuncitaj de la NROj.

La prokuroro petis unu aŭ du monatojn da malliberejo, argumentante ke firmeco estas necesa por malinstigi tiujn, kiuj utiligas tiajn procezojn « por akiri tion, kion ili volas ». Sed la irana rifuĝinto estis finfine kondamnita al monpuno de 200 aŭstraliaj dolaroj (137 eŭroj) pro memmortiga provo.

Komunikaĵo de la registaro de Nauro datita de la 12a de aprilo indikis ke la viro, patro de okjaraĝa knabino, pledis kulpon. Memmortigo estas nun konsiderata kie delikto en Nauro, la plej malgranda Respubliko en la mondo, post pluraj provoj de memmortigo fare de azilpetantoj.

Laŭ la Australian Broadcasting Corporation, la iranano Sam Nemati, estis detenita dum du jaroj en la kampejo mastumata de Aŭstralio en Nauro. Li volis instaliĝi en Nibok, por ke lia filino povu amikiĝi kun kamaradoj. Sed kiam la policistoj volis trudi ilin reveni en la kampejon, li provis mortigi sin. La viro estis hospitaligita antaŭ sia juĝo.

188 memkripligoj kaj provoj de memmortigo en la aŭstraliaj kampejoj

La decido estis vigle kritikata. « Tio estas abomeninda. La registaro de Nauro malliberigis rifuĝinton, ĉar li provis mortigi sin », tviteris la aŭstralia senatanino Sarah Hanson-Young, vendredon vespere.

Siaflanke, Barri Phatarfod, el la NRO Doctors For Refugees opinias, ke « estas tute maltaŭge, konsideri memmortigan provon kiel delikton. Tio montras, ke la asertoj de la aŭstralia registaro, laŭ kiu la homoj de Nauro estas traktitaj sammaniere kiel en Aŭstralio, estas mensogo », ŝi aldonis en deklaracio ĉe la televidkanalo ABC.

En Tvitero, fotoj kaj videoj cirkulas por kondamni la detenkondiĉojn en tiuj kampejoj.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }