17/04/2016
Dekoj da miloj da personoj defiladis ĉi-sabate sur la stratoj de Londono, por protesti kontraŭ la rigorecaj aranĝoj de la konservativa registaro. Manifestaciantoj petis interalie demision de David Cameron.
Svingante afiŝtabulojn, sur kiuj estis legebla « Cameron devas foriri » aŭ « For la konservativuloj », la amaso de protestantoj defiladis dum pluraj horoj antaŭ ol kolektiĝi en Placo Trafalgar.
En tiu bunta defilado, partoprenis respondeculoj de partioj laboristaj kaj ekologiaj, sindikatanoj aŭ pacismaj aktivuloj.
Nomita « Marŝado por sano, loĝado, dungado kaj edukado », la evento estis subtenata de multaj internaj kuracistoj de malsanulejoj, kiuj batalas kontraŭ la registaro. Tiu ĉi volas altrudi novan laborkontrakton, kiu antaŭvidas salajrajn malaltigojn kaj pli longan labordaŭron.
La manifestaciantoj kiuj opinias, ke la ekonomia rigoreco de la registaro estas politika elekto prefere al ekonomia neceseco, postulas demision de David Cameron, kies aŭtoritato malfortiĝis de post la malkaŝoj de la Panama Papers, kaj la polemiko koncerne lian antaŭan partoprenon en la investa ofŝora fonduso de sia patro.
Malgraŭ forta mobilizado ĉi-sabate, la manifestacio estis preskaŭ ignorata de la brita gazetaro fronte al movado ripetanta, sed kiu tamen spertas neegalan popularecon, ĉar la protestantoj estis nur kelkaj centoj pasintan semajnfinon.