19/04/2016
Dum grandaj naftoproduktantaj landoj kunsidis dimanĉon 17an de aprilo en Doho, por bloki la tutmondan oferton, en Kuvajto, kvara monda produktanto, miloj da dungitoj en la sektoro komencis senliman strikon alvoke de sia sindikato, por protesti kontraŭ la salajraj malaltigoj anoncitaj de la registaro. Ili kolektiĝis en Al Ahmadi, kie troviĝas la sidejo de la registara kompanio Kuwait Oil, 40 kilometrojn for de la ĉefurbo.
La ega malaltiĝo de la nafto-kurzo multe pezas sur la buĝeto de tiu malgranda Golfa lando. La barelprezo pasis de 100 dolaroj en 2014 al nur 40 dolaroj hodiaŭ. Por kontraŭstari tiun malaltiĝon, la kuvajta registaro anoncis serion da rigorecaj aranĝoj.
Inter ili, projektoj de privatigo, kaj ĉefe nova salajra skalo por ĉiuj funkciuloj de la lando, el kiuj ĉirkaŭ 20.000 dungitoj de la nafto-sektoro.
La celo de la nova skalo estas harmoniigi la mongajnojn, sed laŭ la plej grava sindikato de la sektoro, ĝi okazigos salajrajn malaltigojn kaj nuligon de sociaj akiroj.
Provo de malpravigo
Anas Saleh, kuvajta provizora ministro pri Petrolo, asertis pasintan sabaton, ke neniu salajra malaltigo estas planita, kaj pledis por ĉesigo de la striko. Sed li ne konvinkis.
Kuvajto produktas ĉiutage tri milionojn da bareloj. La parta haltigo de la ekspluatejoj kaŭzita de tiu protestado, okazigos redukton de duonmiliono aŭ miliono da bareloj ĉiutage.