13/03/2016
Sabaton en Bejruto, la Libananoj manifestis sian koleron kontraŭ la krizo de defalaĵoj, kiu daŭras de pasinta somero. La registaro asertis, sammomente, ke ĝi trovis solvon al tiu krizo, sen konvinki la homamason.
Libanaj flagoj en la mano, manifestaciantoj esprimas sian malkontentecon fronte al la krizo de defalaĵoj, kiu daŭras de pasinta somero.
« En Libano, ni vivas de preskaŭ ok monatoj en subĉiela rubejo, kaj ĉio ĉi kun registaro, kiu kunsidas kiam li havas tempon, bedaŭras Wadih el-Asmar, membro de la kolektivo « Vi fetoras! », origine de la kolektiĝo. Hodiaŭ, ĉar premo ekzistas, ili anoncas solvon. Ni kredos vin, kiam vi jam komencos purigi la stratojn. »
La registara sidejo troviĝas "Placo Riyad el-Solh". La krizo de la rubejoj, kiuj stapliĝas ĉirkaŭ la ĉefurbo, fokusigas la koleron, sed la elreviĝo estas multe pli granda. Baŝir, ĵurnalisto kaj instruisto, emfazas la depostulojn : « Ni kompreneble postulas ĉesigon de tiu absurda krizo de forĵetaĵoj, sed ĉefe de la politika sistemo, kiu estas tute arkaika, koruptita kaj memblokata, kiu mokis nin, kaj plu mokas nin daŭre », li eksplikas.
Sabaton, la registaro anoncis urĝan solvon por fronti la krizon de forĵetaĵoj. Ĉu tiu plano estos aplikata?