Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

14 mars 2016 1 14 /03 /mars /2016 10:06
Ĉinio : miloj da ministoj strikas pro nepagitaj salajroj

14/03/2016

Pluraj miloj da ministoj komencis strikon norde de Ĉinio, karboriĉa, postulante pagon de nepagitaj salajroj, kaj timante restrukturadon de sia Ŝtata entrepreno, potenciale ekvivalenta al amasaj maldungoj.

Video akirita de AFP lundon montras manifestaciantojn defilantajn sur la stratoj de Ŝuangjaŝano, en la provinco Hejlongĝango, kriante sian frustiĝon antaŭ la sidejo de "Longmay Mining Holding Group", karbo-giganto nord-oriente de Ĉinio.

Bildoj montras egan homamason disvastiĝintan sur la stratoj de la urbo.

« Mi ne plu eltenas, mia familio malsatas » krias maljuna virino al viro, kiu ŝajne estas registara respondeculo. « Diru, kiamaniere ni povas vivi ? », ŝi demandas, antaŭ ol ŝanceliĝi kaj esti evakuita de aliaj manifestaciantoj.

La situacio ilustras la dilemon, kiun frontas la Ĉinaj aŭtoritatoj, kiuj deziras reformi la duan mondan ekonomion, sed ne estigante socian malstabilecon.

La ŝtataj societoj estas malfortigitaj pro trokapableco kaj multaj, ne profitodonaj, vivtenas sin nur per ŝuldiĝo. Pekino promesis alpreni aranĝojn koncerne tiujn « fantomajn societojn », evitante samtempe amasajn maldungojn, fonto de tumultoj.

Ĉirkaŭ 1,3 miliono da postenoj en la karbo-sektoro ŝajne malaperos kaj 500.000 en la ŝtalsektoro, anoncis la ministrejo pasintmonate.

La video de Hejlongĝango transdonita al AFP montras palpeblan streĉon. Videblas sur la stratoj, dekoj da policaj veturiloj, kun intermitaj lumoj kaj hurlantaj alarmsirenoj, kaj manifestaciantoj, kiuj plendas pri perforto de la aŭtoritatoj.

« La trafiko en la centro de Ŝuangjaŝano estis interrompita », deklaris atestanto al AFP, aldonante, ke « kelkaj personoj estis vunditaj ».

Bildoj montras interpuŝiĝojn inter policistoj kaj manifestaciantoj, kun virino alteren ĵetita. La strikantaj ministoj portis flagrubandojn petante pagon de siaj salajroj.

« Iliaj ĉefaj postuloj estas la pago de iliaj nepagitaj salajroj dum pluraj monatoj », deklaris la atestanto.

La rankoro ĝis nun akumulita de la ministoj fariĝis manifestacio post la deklaroj de la guberniestro de Hejlongĝango, Lu Hao, kiu neis iun ajn malfruiĝon en la pago de salajroj.

La provinca registaro poste allasis, ĉi-semajnfine, kelkajn « nepagitaĵojn » en la salajroj de la dungitoj, konsekvence de « akumulado de problemoj dum multaj jaroj ».

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }