Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

12 mars 2016 6 12 /03 /mars /2016 18:38
Unuiĝinta Reĝlando : kontraŭ-nuklea manifestacio en Londono

12/03/2016

Pluraj miloj da manifestaciantoj defiladis sabaton 27an de februaro en la ĉefurbo por protesti kontraŭ renovigo de la brita programo de nuklea malinstigo "Trident". La brita registaro deziras renovigi la aron da submarŝipoj armitaj de nukleaj raketoj kiun posedas nun Unuiĝinta Reĝlando. Sed, en la loĝantaro kaj la politikularo, multaj voĉoj laŭtiĝas por kontraŭstari la renovigon de tiu militistisma arsenalo. La skotlanda Ĉefministro Nicola Sturgeon, kaj la gvidanto de la brita opozicio, Jeremy Corbyn, denuncis ĉe la tribuno « malmoralan » programon.

« Malmorala, kaduka, senutila ». La manifestaciantoj havis plurajn argumentojn por kontraŭstari la renovigon de la brita kontraŭ-raketaj ŝirmiloj. En la defilado, la grizaj kapoj de la kutimaj pacistaj aktivuloj miksiĝis kun novaj vizaĝoj, junuloj ĉirkaŭ dudekjaraj, kiuj manifestaciis por la unua fojo kontraŭ la nukleaj armiloj.

La mobiliza horo denove alvenis, ĉar la deputitoj devas decidi ĉi-jare pri la renovigo de la kontraŭ-raketaj ŝirmiloj, aro da 4 submarŝipoj precipe ankritaj marvaste de Skotlando. Inter la famuloj troviĝis en la kolektiĝo Jeremy Corbyn, gvidanto de la laborpartio, kaj la skotlanda ĉefministrino Nicola Sturgeon.

Corbyn kaj Sturgeon ne estas la solaj politikaj respondeculoj kiuj kontraŭstaras la aĉeton de novaj nukleaj submarŝipoj, senutilaj kaj kadukaj, laŭ ili. Sed la politika batalo certe estos vigla. La registaro de David Cameron kaj parto de la laborpartianoj favoras la renovigon de la kontraŭ-raketaj ŝirmiloj.

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }